Vizitu Forumon

Restas 300 tagoj antaŭ inaŭguro de Ŝanhaja Monda Foiro

(GMT+08:00) 2009-07-06 14:38:41
Preparado por la Ŝanhaja Monda Foiro okazonta en la jaro 2010 jam eniris en la lastan intensan periodon. La 5-an de julio, okaze de la 300-a tago antaŭ inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Foiro, en Pekino oni okazigis la grandskalan ekspozician aktivadon titolitan "Ni eniru en Mondan Foiron". Samtempe en Ŝanhajo samcele startis la grandskala aktivado pri volontuma servo titolita "Ni estas pretaj por helpi vin". La organiza flanko promesis orde kaj bone impulsi la preparan laboron, por ke la gastoj el diversaj mondpartoj perceptu la profundan amikecon de la ĉina popolo. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

En la pekina Ĉefurba Muzeo, oni spektas la grandskalan ekspozicion titolitan "Ni eniru en Mondan Foiron", kiu informas pri ĝenerala stato de la foiro. S-ro Yu Zhengsheng, sekretario de la urba kompartia komitato de Ŝanhajo kaj estro de Plenuma Komitato de Ŝanhaja Monda Foiro, diris, ke Ĉinio klopodas gastigi la sukcesan, brilan kaj neforgeseblan Mondan Foiron pere de la tutlanda forto kaj tutmonda inteligenteco. Li diris:

"La Monda Foiro ĉiam estas tutgloba soleno por kolekti la materian kaj spiritan civilizaciojn de la homaro. Kaj ni, pere de la tutlanda forto, tutmonda inteligenteco kaj diversaj periloj, vivece eksplikos la ĉeftemon de la Ŝanhaja Monda Foiro 'Urbo Plibeligu Vivon', celante fari ĉifojan Mondan Foiron la grandioza kunveno, por ke diversaj landoj plene montru fruktojn de la urba civilizacio, interŝanĝu la koncepton pri urba evoluado, diskutu pri urba kaj kampara reciprokado en evoluado kaj serĉu la estontan viv-modelon de la homaro."

Ŝanhajo, municipo de Ĉinio, gastigos ĉifojan Mondan Foiron, tio signifas, ke la foiro kun la historio de 158 jaroj unuafoje okazos en evoluanta lando. Ĝis la 5-a de julio, jam 239 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon en la ĉifoja foiro, per tiu nombro la Ŝanhaja Monda Foiro fariĝos la plej grandskala en la foira historio.

Tamen, sub fono de la internacia financa krizo, troviĝas ankaŭ multe da necertaj faktoroj por inviti partoprenantojn kaj allogi vizitantojn al la foiro. Pri tio, proparolanto de la Ŝanhaja Monda Foiro Xu Wei diris, ke la financa krizo ne manifestas la rektan influon al la Ŝanhaja Monda Foiro, kaj diversaj landoj estas entuziasmaj en la partoprenado. Li diris:

"La partopreno en la Monda Foiro estas ŝtata ago kaj rilatas al la nacia figuro. Tial diversaj landoj estas fervoraj kaj aktivaj ĉiflanke. Malgraŭ la financa krizo, multaj landoj rigardas la partoprenon en la foiro kiel gravan aferon, ĉar tio estas bonega ŝanco por ili propagandi sian propran kulturon al proksimume 70 milionoj da vizitantoj, inkluive de multaj ĉinoj."

La 5-an de julio en Ŝanhajo okazis la grandskala aktivado pri volontuma servo, kaj oni faris la publik-bonan servon al handikapuloj. Nun la nombro de homoj, kiuj sin anoncis por fariĝi volontuloj de la Monda Foiro superis 300 mil. Studento el la Ŝanhaja Politeknika Universitato Ying Junchao estas unu el ili. Li diris:

"Estante modernaj gejunuloj, ni devas apelacii al pli multe da gejunuloj aliĝi al publik-bona aktivado, kaj kontribui nian forton por bone gastigi la Mondan Foiron."

La Ŝanhaja Monda Foiro okazos de la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro de 2010.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto