Vizitu Forumon

Estas pli bone, ke diversaj landoj ne facilanime plenumu komercan protektadon

(GMT+08:00) 2009-08-20 17:27:18

De post eksplodo de internacia financa krizo, iom post iom leviĝas komerca protektismo. Ĉinio, granda importanto kaj eksportanto, suferas pli multe je pliiĝantaj komercaj disputoj. Kial multaj landoj kaj regionoj komencis alpreni rimedojn de komerca protektado fone de la financa krizo? Ĉu komerca protektado efikas en akcelado de ekonomia reprosperigo? Kiamaniere Ĉinio devas trakti kontraŭ komerca protektado? Nun bonvole aŭskultu ĉi-rilatan raporton!

Laŭ statistiko antaŭ nelonge publikigita de la ĉina Ministerio pri Komerco, en la antaŭaj 4 monatoj de la jaro 2009, entute 13 landoj kaj regionoj iniciatis 38 ĉi-flankajn enketojn kaj la nombro pliiĝas je 26, 7% kompare kun tiu en la sama periodo de 2008.

Kial Ĉinio suferas je tiel multaj komercaj baroj? S-ino Chen Fengying, estro de Instituto pri Monda Ekonomio, eksplikis:

"Multe ŝanĝiĝas cirkonstancoj de la monda ekonomio kaj grandmezure reduktiĝas la ekonomio ĉefe pro kuntiriĝo de la monda komerco. Sub tiaj cirkonstancoj, diversaj landoj evidente altigas konscion pri memprotektado en disvolviĝo de la ekonomio. Kontraste, la ĉina ekonomio estas en relative bona stato kaj rapida disvolvado, tial aliaj landoj nature prenas Ĉinion kiel objektivon dum memprotektado."

Ankaŭ la historio pruvas, ke lando aŭ regiono inklinas alpreni politikojn de komerca protektismo kontraŭ dekadenciĝanta ekonomio.

Memprotektado estas komprenebla. Sed ĉu komerca protektismo vere efikas en akcelado de ekonomia reprosperigo? Kompreneble ne!

Krome, sekve de ekonomia tutmondigo, komerca protektismo estigos pli kaj pli serioziĝantajn rezultojn. S-ro Zhou Shijian, supera esploristo en Qinghua-Universitato, opinias, ke nuntempe la ekonomio de diversaj landoj havas intiman interdependecon. Vizaĝe al la internacia financa krizo, diversaj landoj devas alpreni pli pozitivajn rimedojn anstataŭ komerca protektismo.

"Diversaj landoj devas kune klopodi por ke la doha-a intertraktado kiel eble plej frue atingu interkonsenton. Se la doha-a intertraktado atingus interkonsenton, tio efike bremsus komercan protektismon en la tuta mondo."

Historiaj statistikoj pruvas, ke pliiĝos rimedoj de komerca protektado unu jaron post kiam sektoro aŭ la tuta ekonomio suferas je serioza atako. Pasis pli ol unu jaro post eksplodo de la internacia financa krizo. Kaj jen efektive Ĉinion trafas komercaj disputoj, eĉ abrupte multiĝantaj. Rilate al tio, specialistoj montras, ke Ĉinio devas fari memprotektadon per raciaj rimedoj en taŭga momento.

Specialistoj ankaŭ atentigas, ke komerca protektismo eble leviĝos plu en la futuro, tial estas pli bone, ke Ĉinio preparu sin, faru profundan repenson kaj aktivan reguligadon de komerca mekanismo.

Okaze de la internacia financa krizo, diversaj landoj aktive strebas por kiel eble plej frue reprosperigi la ekonomion, sed evidente videblas, ke komerca protektismo ne estas bona kontraŭrimedo, tial diversaj landoj devas ne facilanime plenumi komercan protektismon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto