Vizitu Forumon

Oficisto de UN alte taksas pioniran rolon de Ĉinio en disvolvo de verda ekonomio en la mondo

(GMT+08:00) 2009-09-17 17:10:31

La 17-an de septembro en Pekino, sinjoro Wang Zhijia, speciala kunaranĝanto de Media Programo de UN esprimis, ke Ĉinio ĉiam estas en pionira pozicio en kampo de verda ekonomio tra la tuta terglobo.

Tion li esprimis en la 5-a Ĉina Internacia Forumo pri Medio kaj Disvolvo okazanta en tiu tago. Li diris, ke la ĉina registaro faras strukturan reguligon per rimedoj de leĝdono, imposto kaj kredito kaj ludas pioniran rolon en disvolvo de la verda ekonomio.

Li ankaŭ alte taksas paroladon de ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri "ĉina forta disvolvo de mediprotekta industrio kaj cirkula kaj verda ekonomio". Li opinias, ke tio estas akorda kun celo de UN.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto