Vizitu Forumon

En Romo inaŭguriĝis la 2-a Forumo pri Evoluado de Tibeto

(GMT+08:00) 2009-10-23 14:19:53

La 2-an de oktobro en Romo, la ĉefurbo de Italio, inaŭguriĝis la 2-a Forumo pri Evoluado de Tibeto. La forumo celis konigi al la mondo la nunajn aspektojn, evoluajn horizontojn kaj kunlaboran bonŝancon de Tibeto. Al la malferma ceremonio ĉeestis pli ol 400 homoj el rondoj politika, akademia, komerca kaj kultura, ili venis el Ĉinio, Italio, Aŭstrio, Usono, Hindio, Aŭstralio, Hispanio, Belgio kaj aliaj landoj.

En sia parolado por la forumo Wang Chen, estro de la Novaĵa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, esprimis, ke el multaj landoj kaj el diversaj rondoj ni kolektiĝis ĉi tie, por kune diskuti pri la evoluado de Tibeto kaj la kunlaboro en ekonomio, socio kaj kulturo, tio estas ne nur grava soleno por la internacia tibetologio, sed ankaŭ signifohava afero por la ekonomia kunlaboro kaj kultura interkomuniko inter Ĉinio kaj Italio. Li substrekis:

"Tiu ĉi forumo estas grava konsistigo de la amika interfluado inter Ĉinio kaj Italio, ĝi certe pliigos interkomprenon de la dulandaj popoloj, pliprofundigos amikecon de la dulandaj popoloj, antaŭenpuŝos kunlaboron kaj interkomunikon de la du landoj en ekonomio, socio, kulturo kaj aliaj kampoj, kaj pliriĉigos la dulandajn amikajn rilatojn jam ekzistantajn."

La itala registaro donis altan atenton al la 2-a Forumo pri Evoluado de Tibeto. Sandro Bondi, itala kultura ministro, Michela Vittoria Brambilla, itala turisma ministro, Giulio Andreotti, itala eksĉefministro, Cesare Romiti, prezidanto de la Itala-Ĉina Fonduso, ĉeestis la malferman ceremonion de la forumo. En sia salutparolo Sandro Bondi esprimis, ke la forumo pri evoluado de Tibeto kaj la ĉina kultura jaro okazonta en la venonta jaro en Italio, pluapaŝe akcelos komprenon de italoj pri Ĉinio. Li diris:

"Tiu ĉi forumo montras, ke kulturo kaj kultura interfluado estas gravaj iloj por pluapaŝe akceli la amikecon de la dulandaj popoloj. En la venonta jaro okazos la ĉina kultura jaro, pri tio ni tre atentas. Same kiel tio, ke la ĉina-itala jaro pluapaŝe komprenigis ĉinojn pri Italio, ankaŭ la itala-ĉina kultura jaro komprenigos italojn pri Ĉinio."

Sun Yuxi, ĉina ambasadoro en Italio, esprimis en sia salutparolo, ke li scias, ke italaj civitanoj tre atentas pri la tibeta problemo, kaj li kredas, ke tiu ĉi forumo povas pli multe komprenigi ilin pri la hodiaŭo kaj morgaŭo de Tibeto. Li diris:

"Tiu ĉi forumo, en diversaj formoj kiaj akademia diskutado kaj esplorado kaj ekspoziciado de pentraĵoj, objektive konigas grandegan progreson kaj ŝanĝon de Tibeto ekde pli ol duonjarcento, pliigas al la itala popolo komprenon pri tiu ĉi mirakla tero, nomata 'Monda Tegmento'. Ĉinaj artistoj per siaj penikoj objektive rebildigas la apartajn morojn de Tibeto."

En la malferma ceremonio, Dotuo, vicprezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, konigis al la gastoj la nunajn aspektojn kaj evoluajn horizontojn de Tibeto. Fine li diris, ke ankoraŭ longa vojo etendiĝas antaŭ Tibeto, tamen la tibetaj diversnaciecaj popolanoj renkontos pli feliĉan vivon. Ni kredas, ke sub la ĝusta gvidado de la centra registaro, la malavara helpado de pli ol 1,3 miliardoj da tutlandaj popolanoj kaj sincera prizorgado de diversaj landoj, inkluzive de Italio, ni certe povas krei evoluan vojon kun ĉinaj trajtoj kaj tibetaj karakterizoj kaj konstrui novan socialisman Tibeton, pli prosperan, pli riĉan kaj pli belan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto