Vizitu Forumon

Ĉinio laŭeble reduktas ellason de forceja gaso

(GMT+08:00) 2009-12-04 16:59:59

Venontsemajne okazos Kopenhaga Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo, tial klimata ŝanĝiĝo refoje fariĝis fokuso de la mondo. De la lastaj jaroj, la ĉina registaro konstante alte atentas klimatan ŝanĝiĝon kaj daŭrigeblan disvolviĝon, kaj laŭ la ŝtataj cirkonstancoj kaj la realeco elmetas aktivajn kaj plenumeblajn celojn de redukto de ellaso kaj efikajn politikojn kaj rimedojn en diversaj stadioj de disvolviĝado.

Antaŭ nelonge ekfunkciis generatoraro de kompanio Leonduo en Jiangsu, provinco en orienta Ĉinio. S-ro Yuan Yafei, ĝenerala vicdirektoro de la kompanio, konigis, ke en la lastaj 2 jaroj, la kompanio, per kapitalo de 600 milionoj da juanoj de renminbi, starigis ĝeneralan sistemon de rekupero de forĵetaĵoj; kaj nuntempe ĝia generatoraro ne bezonas alian energion kaj tute reutiligas gason eluzitan de la kompanio mem.

Fakte, en Ĉinio ankoraŭ estas multaj kompanioj, kiuj per tekniko realigis prienergian ŝparadon kaj reduktadon de ellaso de forceja gaso. De longe, Ĉinio faras senlacan strebon por pritrakti klimatan ŝanĝiĝon kaj redukti ellason de forceja gaso. Post strebo en la lastaj 5 jaroj, Ĉinio reduktis je 1, 5 miliardoj da tunoj ellason de karbona dioksido.

Ĉinio reduktas konsumon de energio unuflanke, kaj aktive disvolvas regenereblajn energiojn inkluzive de ventoenergio, sunenergio kaj akvoenergio. Nuntempe, proporcioj de regenereblaj energioj altiĝas de 7, 5% antaŭ kvar jaroj ĝis proksimume 9% en la estanteco.

Kaj atingoj akiritaj de Ĉinio en pritraktado de klimata ŝanĝiĝo havigas al ĝi agnoskon de la internacia socio. S-ino Helan Clark, direktoro de Disvolva Programo de UN, diris, ke ĉina sperto estas trezora kaj referencinda por aliaj landoj.

"Antaŭ ĉio, Ĉinio persistas en politikoj kaj pri ekonomia disvolviĝo kaj pri media protektado, kaj tio estas referencinda por aliaj landoj. Krome, Ĉinio, pasintece kaj future, liveros al aliaj landoj teknikojn bezonatajn en disvolviĝo de malaltkarbona ekonomio. Ekzemple ĉinaj ekipaĵoj de ventmovata energio havas bonegan perspektivon en la tuta mondo kaj plie ankaŭ ĉina tekniko pri ekspresa vagonaro."

Okaze de baldaŭa komenciĝo de Kopenhaga Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo, Ĉinio elmetis alian novan celon: ellaso de karbona dioksido en unita enlanda malneta produkto-valoro reduktiĝos je 40% ĝis 50% en la jaro 2020. Kaj la internacia socio vaste bonvenigas la novan celon, opiniante, ke tio, aktiva signalo elmontrita de Ĉinio al aliaj landoj, akcelos novan venon en akordon pri klimata ŝanĝiĝo en la kopenhaga konferenco.

Sed, kiel evoluanta lando, Ĉinio havas grandan populacion, relative malaltan ekonomian nivelon kaj estas en grava stadio de rapida disvolviĝo de industriigo kaj urbanizo, tial estas ege malfacile por Ĉinio realigi la novan celon. Malgraŭe, Ĉinio laŭeble realigos la celon. Xie Zhenhua, vicdirektoro de Ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, diris:

"La memdecida ago laŭ la ŝtataj cirkonstancoj de Ĉinio kaj la granda strebo sufiĉe elmontras respondecemon de la ĉina registaro en pritraktado de klimata ŝanĝiĝo. Spite al tio, ke realigo de la nova celo bezonas penigan strebon, Ĉinio ankoraŭ havas firman decidvolon. Ĉinio laŭeble alprenos koncernajn rimedojn kaj agojn kaj faros senĉesan strebon por realigi daŭrigeblan disvolviĝon kaj protekti la tutmondan klimaton."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto