Vizitu Forumon

Por savi komunan "hejmon", ni devas esti sinceraj kaj redukti diverĝon

(GMT+08:00) 2009-12-07 15:07:36
De la 7-a ĝis la 18-a de decembro en la dana ĉefurbo Kopenhago, okazas la 15-a konferenco de subskribintoj de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj la 5-a konferenco de subskribintoj de "Kiota Protokolo", preskaŭ cent gvidantoj de diversaj landoj ĉeestas. Koncernaj specialistoj opiniis, ke por atingi internacian interkonsenton kun bremsa forto, koncernaj flankoj devas doni sufiĉan politikan sincerecon, laŭ la principo pri "komuna sed distinga respondeco" praktike plenumi proprajn devojn. Karaj aŭskultantoj! Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

La unua promesperiodo de "Kiota Protokolo", baldaŭ finiĝos. La ĉefa tasko de la konferencoj ĝuste estas difini aranĝon pri trakto de klimata ŝanĝigo en la dua promesperiodo. Lastatempe, plenuma sekretario de sekretariejo de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" Yvo de Boer diris, ke en Kopenhago oni "povos" kaj "devos" atingi novan interkonsenton, la interkonsento enhavos mezperiodan celon pri redukto de ellasa kvanto de forceja gaso de evoluintaj landoj en 2020, agon, alprenotan de evoluantaj landoj laŭ propra kapablo por trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj mallongtempan kaj longtempan kapitalan kaj teknikan subtenon el evoluintaj landoj por helpi al evoluantaj landoj akomodi kaj malrapidigi klimatan ŝanĝiĝon.

Vicestrino de esplora centro pri kontinuigebla disvolvo sub ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjorino Chen Ying opiniis, ke justa kaj racia solvo de celo pri redukto de ellasa kvanto de forceja gaso kaj solvo de kapitala problemo estas ŝlosila por sukcesigi la konferencojn. Ŝi diris:

"Necesas kosto por redukto de ellasa kvanto de forceja gaso, sed nun, rilate al la flankoj de celo pri la redukto kaj kapitala devo, diversaj landoj havas seriozan diverĝon en starpunktoj, la problemo ĉefe estas, kiu portu koston de la redukto kaj kiel oni faru justan asignon. Ni esperas, ke la konferencoj en Kopenhago povos atingi justan kaj efikan internacian klimatan aranĝon."

Evoluantaj landoj, kiel Ĉinio kaj Hindio, aktive klopodas por redukti ellasan kvanton de forceja gaso. Lastatempe la ĉina registaro publikigis agan celon pri la redukto de ellasa kvanto, nome en 2020 ellasa kvanto de karbona dioksido malpliiĝos je 40% ĝis 45% ol en 2005. Laŭ longtempa disvolvo, malaltkarbona ekonomio estas tendenco de la monda ekonomio, evoluintaj kaj evoluantaj landoj tute profitos. Estro de esplora centro pri ĉina cirkula ekonomio kaj media takso kaj antaŭkalkulo sub la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Qi Jianguo diris:

"Gravita punkto de evoluintaj landoj estas esploro kaj ekspluato de diversaj novindustriaj teknikoj kaj energiŝparaj teknikoj por trakti klimatan ŝanĝiĝon. Kaj evoluantaj landoj devas fari pli da laboroj en reguligo de industria strukturo kaj altigo de energiefiko. Ĝenerale, oni devas per disvolvo solvi problemojn en la disvolvo."

Nun oni ankoraŭ ne povas antaŭvidi, ĉu la konferencoj atingos interkonsenton kun bremsa forto, sed ĉu diversaj landoj povos fari praktikan kunlaboron, tio vere decidos la estontecon de la homaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto