Vizitu Forumon

Yu Qingtai: evoluintaj landoj devas plenumi la agadojn, kiujn ili promesis

(GMT+08:00) 2009-12-10 15:19:11

La 9-an de decembro, reprezentantoj diverslandaj, kiuj nun partoprenas en la Kopenhaga Konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo, daŭre faras klopodon por atingi la finfinan interkonsenton. Dum la intertraktada procezo, la plej ŝlosila problemo estas pri tio, ke evoluintaj landoj ne ĝustatempe plenumis devon kaj respondecon, difinitajn de koncerna internacia interkonsento. Ĉina ambasadoro Yu Qingtai, vicestro de ĉina delegacio, speciala delegito de ĉina Eksterafera Ministerio pri klimata ŝanĝiĝo, esprimis, ke en tiu ĉi problemo, la evoluintaj landoj devas plenumi la agadojn, kiujn ili promesis. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Parolante pri iu interkonsenta skizo, prezentita de kalkaj evoluintaj landoj, kiu postulas evoluantajn landojn teni saman ellasoreduktan devon kiel evoluintaj landoj, Yu Qingtai esprimis starpukton de ĉina delegacio. Li diris,

"Se oni legis la skizon, oni povas klare rimarki, ke tiuj landoj intencas nuligi diferencon inter evoluantaj landoj kaj la evoluintaj. Rilate al komento de tiuj homoj, mi havas proponon, ke oni ne devas enfokusigi atenton al ekoluantaj landoj. Ĉinoj kredas, ke se iu faris promeson, li devas plenumi ĝin. La evoluintaj landoj devas pripensi pri tio, ĉu ili jam praktikis la devon de la intertraktado, ĉu ili vere havas politikan volon por plenumi la promesojn."

Yu Qingtai diris, ke la problemo de klimata ŝanĝiĝo estis kaŭzita de evoluintaj landoj, kiuj senlimige ellasis forcejan gason dum longtempa disvolvado en la historio. Nuntempe pli ol 80% de forceja gaso en atmosfera tavolo estis ellasita de evoluintaj landoj.

"Ja pro tia historia kialo kaj tiu ĉi historia respondeco, la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo difinis la komunan sed distingan regulon. Mi devas emfazi, ke ĉiuj flankoj jam interkonsentis pri la Konvencio estas internacia leĝa dokumento, inkluzive de evoluintaj landoj, kiun akceptis ne nur ĉiuj subskribintaj landoj, sed ankaŭ la evoluintaj landoj. En tiu ĉi leĝa dokumento, surbaze de sia historia respondeco, evoluintaj landoj havas duflankajn devojn. Unue, redukti ellason frue. Due, liveri koncernajn kapitalon kaj teknikon al evoluantaj landoj. Mi devas emfazi, ke en la problemo de klimata ŝanĝiĝo, financa liverado de evoluintaj landoj al evoluantaj estas ne filantropia afero de riĉuloj, sed leĝa devo de evoluintaj landoj. Bazo de tia leĝa devo ja estas historia respondeco. Do al ni mankas promeso de evoluintaj landoj. "

Yu Qingtai reasertis samtempe, ke jam pasis 17 jaroj post aprobo de la Konvencio. La promeso de evoluintaj landoj pri financa subteno ankoraŭ ne estis plenumita. Tio ne estas la bona sinteno. Rilate al financa kunlaboro, evoluantaj landoj, inkluzive de Ĉinio, subtenas establi financan administran sistemon sub la Konvencio, kaj subtenas justan partoprenadon de ĉiuj subskribintoj de la konvencio por garantii justecon kaj efikecon de la sistemo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto