Vizitu Forumon

Sukceso de konferenco premisas principon de komuna, sed distinga devo

(GMT+08:00) 2009-12-11 14:57:03

La 7-an de decembro en Kopenhago inaŭguriĝis la 15-a Konferenco de Subskribintoj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj la 5-a Konferenco de Subskribintoj de la Kiota Protokolo. Ĉeestantoj de la konferenco klopodas por atingi en du semajnoj novan interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo, kaj sukceso de la konferenco premisas persiston en la principo de komuna, sed distinga devo.

En la lastaj tagoj evoluintaj kaj evoluantaj landoj prezentis proprajn proponojn por atingi novan interkonsenton aŭ revizii la Framan Konvencion de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kiotan Protokolon. Projekto, prezentita de kelkaj evoluintaj landoj, estigis disputon. La projekto solflanke postulas al evoluantaj landoj difini la celon de ellaso-redukto kaj la jaron de la ellasa krestvaloro, kaj proponas, ke oni reduktu la rajton de UN je la dispono pri helpmono kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo kaj transdonu la rajton al speciala institucio sub la regado de evoluintaj landoj, kaj ke evoluintaj landoj decidu pri distribuo de la helpmono laŭ konkretaj agoj de evoluantaj landoj kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Se oni agus konforme al la postulo de kelkaj evoluintaj landoj, la baza principo de komuna, sed distinga devo ne ekzistos plu kaj la konferenco neniel sukcesos.

La projekto serioze malobservas la principon, ke traktante la klimatan ŝanĝiĝon, evoluintaj kaj evoluantaj landoj portu komunan, sed distingan devon. En la pasintaj 200 jaroj evoluintaj landoj senbride ellasis grandan kvanton da forceja gaso dum la industriigo, kaj tio estas la ĉefa kaŭzo de la tutmonda klimata varmiĝo. Pro tiu ĉi kaŭzo UN adoptis la Framan Konvencion kun la principo de komuna, sed distinga devo, en la jaro 1992. Laŭ la principo, evoluintaj landoj devas la unuaj redukti la ellason kaj liveri monan kaj teknikan subtenojn al evoluantaj landoj, kaj la lastaj prenu rimedojn por mildigi la klimatan ŝanĝiĝon. Estas evidente, ke la postulo serioze malobservas la bazan principon.

Laŭ Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kiota Protokolo evoluintaj landoj devas porti la historian respondecon kaj liveri al la evoluantaj monhelpon kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, ĉar tio estas la leĝa devo, kiun evoluintaj landoj devas porti, tamen en la pasintaj 17 jaroj post pasigo de la konvencio evoluintaj landoj neniam plenumis la promeson de monhelpo, faritan de ili en la konvencio.

Pri distribuo de la helpmono evoluantaj landoj proponas, ke oni starigu kadre de la konvencio administran mekanismon, kaj ĉiuj subskribintoj de la konvencio rajtu partopreni en diskuto pri distribuo de la mono por garantii justecon kaj efikecon de la mekanismo. Sed nun evoluintaj landoj postulas redukti la rajton de UN je dispono pri la mono kaj transdoni la rajton al alia institucio. Fakte ili intencas regi kolektadon kaj distribuon de la mono.

Grupoj de evoluantaj landoj opinias, ke evoluintaj landoj intencas nuligi la Kiotan Protokolon kaj postulas al la evoluantaj porti la devon de ellaso-redukto; ilia konduto malobservas la principon de travidebleco kaj publikeco, detruas la principon de komuna, sed distinga devo, kaj ĵetos ombron sur la konferencon.

La 10-an de decembro, Yvo de Boer, plenuma sekretario de la Frama Konvencio, reasertis, ke la konferenco ne forlasos la Kiotan Protokolon kaj ĝian principon, ĉar tio estas la sola internacia multflanka konferenco pri la klimata ŝanĝiĝo, kaj tio, kion oni devas fari, estas partoprenigi pli da landoj en mekanismo de la interkonsento kaj ellabori framan planon pri laboroj post la jaro 2012.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto