Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestas al kopenhaga konferenco

(GMT+08:00) 2009-12-16 15:12:09

La 16-an de decembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao ekveturis al Danlando por ĉeesti al la kunveno de gvidantoj kadre de la kopenhaga klimata konferenco. Laŭ konigo de Wang Guangya, vicministro de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, ĉefministro Wen Jiabao faros gravan paroladon, plenamplekse eksplikante ĉinajn starpunkton kaj porpledon pri pozitiva reago al klimata ŝanĝiĝo kaj pri akcelo de internacia kunlaborado pri klimata ŝanĝiĝo.

Post interkonsiliĝo kaj intertraktado en preskaŭ dek tagoj, la 15-a konferenco de subskribintoj de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj la 5-a konferenco de subskribintoj de "Kiota Protokolo", komencita 7-an de decembro en danlanda ĉefurbo Kopenhago, jam iras en la lastan stadion. La diversaj flankoj jam eniris en la kernan diskuton pri la interkonsenta projekto post komenca esprimo pri deziro kaj varma interŝanĝo pri opinioj. La kunveno de gvidantoj okazonta en la 17-a kaj 18-a de decembro fariĝos ŝlosila tempo por ke diversaj flankoj esprimu sian starpunkton. Wang Guangya esprimis, ke tio estas denove grava aktivado de ĉina gvidanto por interkonsiliĝi pri reago al klimata ŝanĝiĝo kune kun gvidantoj de diversaj landoj, post tio, ke ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la klimata konferenco de UN septembre de la kuranta jaro.

"Tio estas konferenco havanta tre gravan signifon por internacia kunlaborado pri klimata ŝanĝiĝo. La ĉeesto de ĉefministro Wen Jiabao al la konferenco pluapaŝe distingos la altan atenton kaj la pozitivan sintenon de la ĉina registaro pri la problemo de klimata ŝanĝiĝo, kaj ankaŭ montros la decidemon, fidon kaj politikan deziron de la ĉina registaro por fari kontribuon al protektado de la tutgloba klimato. Tio kaŭzos pozitivan kaj gravan influon por internacia kunlaborado de estonta klimata ŝanĝiĝo".

La ĉina registaro alte atentas la problemon pri klimata ŝanĝiĝo kaj alprenas multege da pozitivaj kaj efikaj politiko kaj rimedoj. Antaŭ tiu ĉi konferenco Ĉinio publikigis sian projekton pri redukto de ellaso, proklamante, ke ĝis la jaro 2020 la kvanto de ellaso de dioksida karbono falos je 40% - 45% kompare kun tiu en la jaro 2005 por ĉiu unuo de enlanda malneta produktvaloro, tio plene montras, ke Ĉinio per reala agado akcelas la intertraktadon al progreso laŭ la Bali-vojmapo. Kaj por akceli la kopenhagan klimatan konferencon al pozitivaj fruktoj, de la komenco de la konferenco, ĉina ĉefministro faris "telefonan diplomation" pri klimata ŝanĝiĝo, li sinsekve telefonis kun germana ĉefministro, etiopa ĉefministro, hinda ĉefministro, brazila prezidento, brita ĉefministro, sud-afrika prezidento, danlanda ĉefministro kaj ĝenerala sekretario de UN pri klimata ŝanĝiĝo.

Kvankam nun ekzistas ne malmultaj fokusoj disputataj en la kopenhaga klimata konferenco, tamen la konferenco ankoraŭ ĉiam pli progresas. La 14-an de decembro, Xie Zhenhua, estro de la ĉina delegacio ĉeestanta al la kopenhaga klimata konferenco kaj vicestro de la ĉina Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado, esprimis, ke ĉiuj flankoj esperas akiri pozitivajn fruktojn.

Diverslandaj delegacioj, ankaŭ tiu de Ĉinio, nun postulas, ke la kopenhaga konferenco atingu interkonsenton, kiu havas esencan enhavon kaj leĝan devigitecon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto