Vizitu Forumon

Wen Jiabao: pri problemoj en kopenhaga konferenco

(GMT+08:00) 2009-12-18 16:21:12
Karaj amikoj, la 17-an de decembro, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj sinjoro He Yafei aranĝis gazetaran konferencon. Li konigis al la amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj pri intervidiĝo inter ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj gvidantoj de koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj. Wen Jiabao montris en la intervidiĝo, ke rilate al la Kopenhaga Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, ekzistas kvin solvendaj problemoj.

La vicministro diris, ke ĉefministro Wen Jiabao alvenis al Kopenhago kun sincereco, fido kaj decido kaj volontas kune kun diversaj landoj klopodi manenmane por antaŭenpuŝi la intertraktadon akiri pozitivan frukton ĉe la lasta momento. Wen Jiabao montris, ke la konferenco sin trovas en plej ŝlosila tempo. Diversaj flankoj devas konsideri la realecon, plene montri politikan deziron, atenti zorgojn unu al alia, rapide kolekti komunan konon kaj serĉi efikan vojon antaŭenpuŝantan la procezon de intertraktado por akceli la konferencon akiri frukton. Se la konferenco finiĝus sen ia ajn rezulto, tio serioze damaĝus la fidon de la internacia socio por kune respondi al klimata ŝanĝiĝo.

Ĉefministro Wen Jiabao diris, ke laŭ la diskutado de la konferenco kaj la du laborgrupoj , ankoraŭ ekzistas kvin ĉefaj solvendaj problemoj: la unua, pri bazaj dokumentoj de la intertraktado; la dua, pri la celo de ellasoredukto; la tria, pri antaŭkalkulebleco, raportebleco kaj ekzamenebleco pri ellasoredukto de forceja gaso; la kvara, pri longtempa celo, kaj la kvina, pri kapitalo.

Rilate al la bazaj dokumentoj de la intertraktado Wen Jiabao diris, ke kvankam la novaj projektoj prezentitaj de prezidantoj de la du specialaj laborgrupoj pri "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo" ankoraŭ ne estas perfektaj, tamen ili manifestas la komunajn konojn pasintece atingitajn de diversaj flankoj, precipe, persistas en la sistemo du-traka de la konvencio kaj protokolo. Tio konformas al la rajtigieco de la balia vojmapo kaj pro tio ili povas esti bazaj dokumentoj por la intertraktado.

Rilate al la celo de ellasoredukto, la ĉina ĉefministro diris, ke nun pli multaj evoluintaj landoj jam prezentas la propran kvantigitan celon por ellasoredukto, ankaŭ iuj evolulandoj, inkluzive de Ĉinio, prezentas koncernan agad-planon. La ĉina flanko opinias, ke diversaj landoj devas konsideri la ĝeneralan situacion, determini sian promeson, kaj laŭ la principo "komuna, sed distinga devo", meti la diverslandajn promesojn en la koncernajn fruktodonajn dokumentojn.

Rilate al la antaŭkalkulebleco, raportebleco kaj ekzamenebleco pri ellasoredukto de forceja gaso, ĉefministro Wen Jiabao diris, ke realigi la proprajn celojn de diversaj flankoj plej gravas efektivaj agoj.

Rilate al la longtempa celo kaj pinta valoro, ĉefministro Wen Jiabao diris, ke por respondi al la klimata ŝanĝiĝo necesas konsideri kaj la estontecon kaj la estantecon.

Rilate al kapitalo, la ĉina ĉefministro diris, ke sufiĉa, ekstra kaj esenca kapitala subteno liverata de evoluintaj landoj al evoluantaj landoj estas la leĝa devo difinita de la konvencio, kiu devas esti praktike plenumata.

Wen Jiabao esprimis, ke la intertraktado iras malrapide; tamen Ĉinio konsekvence tenas atendon. Se ekzistas 1% de la ebleco por ebla esenca atingo de la konferenco, la ĉina flanko donos por tio centprocentan klopodadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto