Vizitu Forumon

Ĉinio liveras urĝan helpon al sisme trafita Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-14 16:29:38

Posttagmeze de la 12-a de januaro okazis en Haitio 7, 3-grada tertremo, kaŭzante morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj kaj seriozan perdiĝon de propraĵoj. Ankaŭ 8 ĉinaj kontraŭtumultaj taĉmentanoj estis subterigitaj de falaj konstruaĵoj. Post la tertremo, ĉina pacprotekta kontraŭtumulta taĉmento sendis homojn partopreni en savado kaj kontraŭepidemia preventado. Vespere de la 13-a de januaro ĉina internacia savadteamo foriris de Pekino al Haitio. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton!

Laŭ informo, la teamo faris savadon ankaŭ en la forta sismo okazinta en ĉina sudokcidenta provinco Sichuan en 2008, kaj Haitio estas la plej fora celloko por la teamo post fondiĝo antaŭ 8 jaroj. Konsistanta el pli ol 60 homoj inkluzive de profesiaj savantoj, kuracantoj, flegistoj kaj sismaj specialistoj, la teamo kunportis dekkelkajn tunojn da materialoj kaj ekipaĵoj inkluzive de medikamentoj, nutraĵoj, trinkakvo kaj tentoj. Hou Shike, vicestro de la teamo, diris, ke post atingo al Haitio, la teamo ĉefe faros ĉelokan sukuradon.

"Ĉi-foje ni elektis spertajn savantojn. Inter ili estas 15 kuracantoj. La teamo alportas ĉefe sukurajn ekipaĵojn. Antaŭ ĉio ni faros sukuradon al postvivantoj. Se la kondiĉoj permesos, ni transportos vunditojn al lokaj hospitaloj; se vunditoj estos en danĝera stato, ni ĉeloke faros sukuradon."

Liu Yuchen, vicestro de ĉina Ŝtata Sisma Buroo, diris, ke la teamo estas sperta kun multfoja savado en- kaj eksterlanda, kaj fariĝis la 12-a peztipa internacia savadteamo post ĵusa testado de UN. Li esprimis kredon, ke la teamo faros kontribuon por sisme trafita Haitio.

Ĉe la sismo, en Haitio estis ĉina pacprotekta kontraŭtumulta taĉmento kun pli ol 120 homoj, laborantoj de ĉinkapitalaj organizoj, ĉinoj kaj ĉinaj elmigrintoj. Sciinte la sismon, ĉinaj gvidantoj alte atentas ilian sekurecon, instrukciis koncernajn departementojn ĉiarimede savi subterigitojn kaj esprimis liveri al Haitio humanisman helpon.

Informite pri la sismo, ankaŭ Ĉina Radio Internacia en la unua tempo ekspedis sian raportiston Guo Yuxiang. Laŭ lia raporto, ankoraŭ ade okazas postskuo de la tertremo, kaj ĉina pacprotekta kontraŭtumulta taĉmento sendis proksimume 50 homojn partopreni en savado.

"Pasis preskaŭ 24 horoj post la tertremo. Ĉina kontraŭtumulta taĉmento ekspedis homojn partopreni en savado. Krome, civilaferaj policanoj de la ĉina kontraŭtumulta taĉmento kaj laborantoj de iuj ĉinkapitalaj organizoj portempe restas en kazerno de la taĉmento. Tie kuracantoj kaj flegistoj dissendis al ĉiuj homoj gazajn maskojn, gantojn kaj aliajn bezonataĵojn por anticipa kontraŭepidemia preventado."

La ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj jam startigis urĝan mekanismon, strebas scii sekuran staton de ĉinoj kaj ĉinaj elmigrintoj kaj laŭeble liveras al ili helpon.

Nuntempe la ĉina kontraŭtumulta taĉmento faras intensan interkonsiliĝon kun haitiaj koncernaj flankoj por ke la ĉina savadteamo povu glate fari savadon post atingo al Haitio.

Krome, Ĉina Ruĝkruca Societo decidis liveri al Haitio urĝan humanisman monkontribuon je miliono da usonaj dolaroj.

Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto