Vizitu Forumon

Malfacile takseblas nombro de mortintoj en Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-14 18:45:58

Posttagmeze de la 12-a de januaro laŭ la loka tempo okazis tertremo de 7,3 gradoj en la kariba insulo-lando Haitio. En Portoprino, ĉefurbo de la lando, granda nombro de domoj grave difektiĝis aŭ falis, trafiko kaj telekomuniko interrompiĝis, kaj la nombro de mortintoj kaj vunditoj malfacile takseblas. La portoprinca registaro prognozis, ke la nombro de mortintoj probable superos kelkdek milojn.

La haitia prezidento Rene Garcia Preval diris al la usona kabla novaĵ-reto CNN, ke detruo de la tertremo estas neimagebla, tamen li ankoraŭ ne povas montri la konkretan nombron de vunditoj kaj mortintoj. Sed la haitia ĉefministro Jean Max Bellerive diris al amaskomunikiloj, ke la definitiva nombro de mortintoj probable superos 100 milojn.

Institucio de UN en Haitio diris, ke grandskale difektiĝis Portoprinco, kaj falis la haitia prezidentejo, hospitaloj, lernejoj kaj ĉefaj malliberejoj, hoteloj kaj superbazaroj, la ĉefstabeja domo de la stabiliga misio sendita de UN al Haitio estas detruita, kaj ĝis nun 16 personoj de UN konfirmite mortis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto