Vizitu Forumon

Montriĝas humanisma spirito el ĉina helpo al sisme trafita Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-16 18:05:56

Post la 7,3-grada tertremo okazinta en Haitio, la ĉinaj registaro kaj popolo, kiuj spertis fortan tertremon en Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, rapide faras savadon en Haitio. Montriĝas internacia humanisma spirito el la savado. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Tagmeze de la 16-a de januaro, nome, 24 horojn post kiam la ĉina registaro deklaris liveri al Haitio materialon valoran je 30 milionoj da juanoj, ĉina aviadilo Boeng 747 flugis de Pekino al Portoprinco, ĉefurbo de Haitio. La aviadilo kunportis urĝe bezonatajn materialojn inkluzive de medikamentoj, tendoj, nutraĵoj, trinkakvo kaj vestoj.

Tiuj materialoj estis urĝe kolektitaj de la ĉina armeo laŭ la instrukcio de la ĉina registaro. Akceptante intervjuon, s-ro Geng Yansheng, oficisto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris:

"Antaŭtagmeze de hieraŭo, la ĉina armeo oficiale ricevis taskon liveri al Haitio urĝan humanisman helpon. Laŭ mekanisma regulo, la unua grupo da materialoj devas esti transportita en 48 ĝis 72 horoj. Sed la tasko postulis, ke la armeo plej rapide liveru materialojn, tial la armeo en la unua tempo urĝe kolektis materialojn el Pekino, Ŝanhajo, Nankino, Shijiazhuang kaj Zhuhai. En 24 horoj ĉio glate iras."

Laŭ konigo, la unua grupo da materialo prognozite atingos Portoprincon post 19 horoj. Sed konsiderante neklaran staton de la portoprinca flughaveno, oni ellaboris koncernajn projektojn. S-ro Yu Yingfu, oficisto de la ĉina Ministerio pri Komerco, diris, ke por garantii ĝustatempan atingon kaj disdonon de tiuj materialoj, la ĉina registaro aktive faras interkonsiliĝon kun la haitia registaro, ĉinaj organizoj garnizonantaj en Haitio kaj organizoj de UN garnizonantaj en Haitio. Samtempe la ĉina registaro pretas ĉiamomente liveri al Haitio novan helpon.

La duan tagon post la sismo en Haitio, Ĉina Ruĝkruca Societo decidis liveri al Haitio helpon pri miliono da usonaj dolaroj. Samtage, ĉina internacia savadteamo konsistanta el pli ol 60 homoj kaj kunportanta bezonatajn materialojn kaj ekipaĵojn, flugis al Haitio por fari savadon en Haitio.

Nuntempe, la ĉina internacia savadteamo faras streĉan savadon en la plagita regiono de Haitio. Ĉinio malfermis unikan kuracejon, kaj la ĉina internacia savadteamo jam kuracis pli ol 120 vundulojn kaj samtempe faris preventan laboron en la loko. La klopodo de la ĉina internacia savadteamo akiris kontenton kaj laŭdon de la internacia socio. Vicproparolanto de la usona Ŝtata Departemento pri Publikaj Aferoj diris, ke la ĉina internacia savadteamo faris gravan kontribon.

"Tio estas komuna savado de la internacia socio, ankaŭ Ĉinio sendis sian savadteamon. Precipe 3 el urĝe bezonataj specialistoj venas de Ĉinio. Ĉinio estas ege grava parto en internacia savado."

Samtempe aktive iras monkontribuo en Ĉinio. Ĉina Ruĝkruca Societo komencis akcepti socian monkontribuon por sisme trafita Haitio. Krome, multaj ĉina volontuloj pretas ĉiamomente iri al Haitio.

Fakte lastajn jarojn, Ĉinio aktive ludas gravan rolon en alilanda kontraŭkatastrofa savado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto