Vizitu Forumon

Kompakta financa kontrolado de Ĉinio ne ŝanĝos tendencon de nuna makroskopa politiko

(GMT+08:00) 2010-02-25 16:59:41

Ekde la 25-a de februaro, rezerva ratio de renminbi de ĉinaj monrezervaj financaj institucioj altiĝis al 16,5%, la antaŭkalkulata frostigita fonduso superos 300 miliardojn da juanoj de renminbi. Analizanto montris, ke kompakta financan kontrolado celas eviti senbridan disvastiĝon de mona inundo, haltigi troan kreskon de kredita liverado kaj mildigi premon de prezaltiĝo. Tamen tio ne ŝanĝos tendencon de malstreĉa mona politiko.

Ekde hodiaŭ, rezerva ratio de renminbi de ĉinaj monrezervaj financaj institucioj altiĝis je 0,5%. Tio estas la dua fojo, ke ĉina centra banko altigis rezervan ration. Kaj la centra banko ne uzis tiun rimedon je unu jaro.

Vicestro de instituto pri financo kaj financaj politikoj de Ĉina Popola Universitato Zhao Xijun analizis, ke la kompakta financan kontrolado estas normala cirkulregado kaj celas eviti senbridan disvastiĝon de mona inundo.

"En la pasinta jaro, en la merkato estis akumulita grandkvanto da kapitalo. Tio ludis pozitivan rolon al ekonomia reprosperiĝo en 2009. tamen post kiam la ekonomio normaliĝis, oni devas konsideri pri reguligo de ĝia inundo pere de regado kaj frostigado, por eviti senbridan disvastiĝon de inundo."

Laŭ konservativa kalkulo, post dufoja altiĝo de rezerva ratio, la frostigita kredita kapitalo de bankoj superos 400 miliardojn da juanoj de renminbi. Oni ĝenerale opinias, ke tio estas evidenta signalo por trakti troan kreskon de kredita liverado de Ĉinio en 2009 kaj regi ritmon de komercaj bankoj pri kredita liverado. Krome Ĉina Komitato pri Superregado kaj Administrado de Bankoj publikigis du rimedojn pri administrado de entreprena flu-kapitala kredito kaj individua kredito kaj pluapaŝe rigorigis procedon kaj kondiĉojn de kredito por garantii, ke kredita kapitalo vere estu uzata de reala ekonomio.

Profesoro Zhao esprimis, ke ĉijare oni ne povas ignori inflacian premon, tio ankaŭ estas unu el kialoj de financa kontrolado.

"Laŭ la nuna stato, inflacia premo ne estas tiel urĝa kiel la imagata, tamen ĝi ankoraŭ ekzistas. Kvankam kreska mezuro de konsuma preza indico de januaro mildiĝis, tamen pro faktoroj kaŭzitaj de elfabrika preza indico de industriaj produktoj, la influo eble aperos post kelkaj monatoj."

Analizanto montris, ke ĉar ankoraŭ ne finiĝis financa krizo, ankoraŭ ne estas firma la bazo de ekonomia reprosperiĝo, koncerna ekonomi-stimula politiko ne rapide malfunkcios. Lastatempe la ĉina registaro sinsekve esprimis teni kontinuecon kaj stabilecon de makroskopa ekonomia politiko. Ankaŭ plenuma raporto pri monpolitiko publikigita de ĉina centra banko lastatempe montris plue praktiki konvene malstreĉan monpolitikon kaj regi forton, ritmon kaj gravitan punkton de praktikado, por teni kontinuecon kaj stabilecon de la politikoj.

Ekonomikisto s-ino Zuo Xiaolei opinias, ke nuna regado de influeco dependas ĉefe de reguligado de rezerva ratio, publikigo de merkata operacio de centra banko kaj konvena kontrolado de kredita limito. Estas malgranda la ebleco altigi interezon.

"Laŭ la nuna stato, ne estas sufiĉa kondiĉo por altigi interezon, la reala interezo estas pozitiva. Se nun oni reguligos interezon, fortiĝos inflacio kaj tio aktuale ne utilas al regado de inflacio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto