Vizitu Forumon

Vizito de Hu Jintao al Ameriko estos unua grava diplomatia ago de ĉina ŝtata gvidanto en 2010

(GMT+08:00) 2010-04-07 17:27:19

De la 12-a ĝis la 18-a de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao laŭinvite ĉeestos al la pinta konferenco pri nuklea sekureco okazonta en Vaŝingtono kaj la 2-a oficiala intervidiĝo de gvidantoj de Brazilo, Rusio, Hindio kaj Ĉinio en Brazilio. Li ankaŭ faros ŝtatan viziton al Brazilo kaj Venezuelo kaj laboran viziton al Ĉilio. La 7-an de aprilo en Pekino, oficisto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj konigis, ke tio estos la unua grava diplomatia ago de ĉina ŝtata gvidanto en 2010.

En la 12-a kaj la 13-a de aprilo okazos la pinta konferenco pri nuklea sekureco en Vaŝingtono. La konferenco diskutos pri minaco de nuklea terorismo kaj traktaj rimedoj de diversaj landoj kaj la internacia socio kaj rolo de Internacia Atom-energia Agentejo en nuklea sekureco. Gvidantoj aŭ delegitoj de 46 landoj kaj respondeculoj de UN, Internacia Atom-energia Agentejo kaj EU ĉeestos al la konferenco.

En la 7-a, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Cui Tiankai emfazis, ke Ĉinio alte atentas nuklean sekurecon kaj esperas, ke ĉifoja pinta konferenco konsideros komunajn konojn de diversaj landoj en nuklea sekureco kaj akiros pozitivan frukton. Cui Tiankai konigis, ke ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faros parolon en la pinta konferenco pri nuklea sekureco kaj elmetos opinion de Ĉinio pri kunlaboro de la internacia socio por nuklea sekureco.

"Tio estos la unua fojo, ke ĉina gvidanto faros komenton aparte pri nuklea sekureco en plurflanka sceno. Prezidanto Hu parolos pri internacia nuklesekureca situacio, emfazos gravan signifon de fortigo de nuklea sekureco por garantii kontinuigeblan kaj sanan disvolvon de nuklea energio kaj protekti internaciajn sekurecon kaj stabilecon, konigos politikojn kaj praktikojn de Ĉinio en nuklea sekureco kaj elmetos ĉinan opinion pri trakto de la internacia socio pri defio el nuklea sekureco."

En la 15-a kaj la 16-a ĉimonate en Brazilio, okazos la 2-a oficiala intervidiĝo de gvidantoj de Brazilo, Rusio, Hindio kaj Ĉinio. Cui Tiankai konigis, ke tiuj gvidantoj interŝanĝos opiniojn ĉefe pri monda ekonomia kaj financa situacio, aferoj de Grupo 24, reformado de internaciaj financaj institucioj, klimata ŝanĝiĝo kaj kunlaboro de la kvar landoj. Cui Tiankai diris, ke en la nuna ekonomia situacio, fortigi dialogon kaj kunlaboron inter la kvar landoj utilas al ili mem kaj konformas al komunaj deziroj kaj interesoj de la internacia socio. Ĉinio partoprenos en ĉifoja intervidiĝo kun konstruiva sinteno.

"Ni esperas, ke la intervidiĝo akiros jenajn fruktojn. Unue, plivastigi strategiajn komunajn konojn de la kvar landoj kaj multigi strategian reciprokan konfidon; due, aktive kunaranĝi starpunktojn pri gravaj tutmondaj aferoj kaj kune akceli reprosperiĝon kaj kontiuigeblan kreskon de monda ekonomio; trie, antaŭenpuŝi praktikeman kunlaboron inter la kvar landoj kaj plivastigi kaj profundigi kruciĝajn interesojn."

Ĉifoje Hu Jintao ankaŭ vizitos tri latinamerikajn landojn. Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Li Jinzhang konigis:

"Ĉifoje prezidanto Hu Jintao faros viziton al Brazilo, Venezuelo kaj Ĉilio, celante profundigi amikecon, akceli reciprokan konfidon, plivastigi kunlaboron kaj strebi disvolvon. La vizito havos gravan signifon por akceli amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj la menciitaj tri landoj, profundigi reciproke utilan kaj amikan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi ĉiuflankan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Latinameriko."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto