Vizitu Forumon

Internacia socio devas fortigi kunlaboron por komune trakti defiojn pri nuklea sekureco

(GMT+08:00) 2010-04-13 16:22:52
La 12-an de aprilo laŭ la loka tempo, en la usona ĉefurbo Vaŝingtono inaŭguriĝis la pinta konferenco pri nuklea sekureco. Al la 2-taga konferenco ĉeestas gvidantoj aŭ reprezentantoj de 47 landoj, inkluzive de Ĉinio, ankaŭ respondeculoj de la Internacia Atom-energia Agentejo, Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj kaj regionaj organizoj. Intervjuate de nia raportisto, koncernaj specialistoj opinias, ke la internacia socio devas fortigi la kunlaboron por komune trakti defiojn pri la nuklea sekureco. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Laŭ konigo, ĉifoja pinta konferenco diskutos ĉefe pri minaco de nuklea terorismo, traktaj rimedoj de diversaj landoj kaj la internacia socio, la rolo de la Internacia Atom-energia Agentejo en la nukle-sekureca kampo ktp. En sia fermo la pinta konferenco publikigos komunikon kaj labor-planon.

S-ro Teng Jianqun el la ĉina Instituto pri Internaciaj Problemoj opinias, ke okazigo de ĉifoja konferenco spegulas altan atenton de la internacia socio pri la nuklea minaco kaj ĝian deziron por fortigo de la internacia kunlaboro kaj efektiva prevento kontraŭ la nuklea terorismo. Li diris:

"Al la nuklea minaco vizaĝas ĉiuj, inkluzive de Usono, Ĉinio kaj la tuta internacia socio. Tio estas bazo de kunlaboro de la internacia socio, kaj kun tiu bazo oni povas fari pli kompaktan kunlaboron por preventi nuklean malkaŝon, nuklean kontrabandon kaj nuklan ŝtelon. Laŭ mia opinio, tio estas fokuso de ĉifoja pinta konferenco."

Lastatempe la diskuto pri la nuklea sekureco ek-ardiĝis. S-ro Fan Jishe el la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, analizis la kaŭzon. Li diris:

"Unue, la tutmondiĝo ŝanĝas la rilatojn inter grandaj landoj, de insisto je antagonismo en la pasinteco al iniciato de kunlaboro nuntempe. Due, la problemo pri regiona kontraŭ-disvastigo fariĝas pli kaj pli serioza, kaj malfacile regebla. Samtempe, ankaŭ eventualeco de la nuklea terorismo pli kaj pli evidentiĝas. Sub tiu fono estas kompreneble por diversaj landoj atenti pri la nuklea sekureco."

Laŭ la analizo, ĉifoja pinta konferenco espereble atingos certan rezulton en plifortigo de sekureco de nukleaj materialoj, tio helpos por impulsi pluapaŝan progreson de la tutgloba nuklea malarmado, kaj kreos bonan atmosferon al la ekzamena konferenco de UN por "Konvencio pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj".

Estante granda lando de nukle-energia disvolvo, Ĉinio prenis serion da efikaj rimedoj por garantii la nuklean sekurecon kaj establis relative perfektajn kodojn kaj superregan sistemon pri la nuklea sekureco. En la pinta konferenco, rilate al la nuna internacia situacio pri la nuklea sekureco, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao konigos politikojn kaj praktikadon de Ĉinio en la problemo pri nuklea sekureco, kaj elmetos ĉinajn proponojn pri kunaga trakto de la internacia socio al nunaj defioj de la nuklea sekureco. Tio estos la unua fojo por la ĉina gvidanto speciale prezenti opiniojn pri la problemo de nuklea sekureco.

S-ro Teng Jianqun montris, ke Ĉinio aliĝis al la Internacia Atom-energia Agentejo kaj preskaŭ ĉiuj konvencioj kaj aranĝoj de la nuklea kampo, pro tio Ĉinio kapablas ludi grandan rolon ĉiflanke.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto