Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis la urbeton Yushu

(GMT+08:00) 2010-04-16 16:37:12

Laŭ raporto de la Novaĵagenteje Xinhu, je ĉiukaŭ la 18-a horo en la 15-a de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis la urbeton Yushu de la provinco Qinghai kaj komercis inspekti la staton de la katastrofo, konsoli malfeliĉajn popolanojn kaj gvidi laboron kontraŭ la katastrofo.

Ĉina vicĉefministro Hui Liangyu, kiu pli frue atingis la katastrofejon, prezidis ĉeloke kunvenon por batalo kontraŭ la katastrofo. La kunveno celas solvi ekzistantajn problemojn en laborado kontraŭ la katastrofo, ellabori politikon enloĝigan de la popolanoj trafitaj de la tertremo kaj difini horaron de diversaj taskoj por laboro kontraŭ la kataklismo.

Ĝis la 9-a horo en la 15-a de aprilo, en la tertremo de 7,1 gradoj en Yushu de la provinco Qinghai mortis 617 homoj, perdiĝis 313 kaj vundiĝis 9110.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto