Vizitu Forumon

Laboro de kuracado en Yushu akiris gravan periodan sukceson

(GMT+08:00) 2010-04-23 17:10:10

La 23-an de aprilo en Pekino oficisto de la ĉina Prisana Ministerio malkaŝis, ke ĝis la 22-a de aprilo, pli ol 40 000 vunditoj kaj malsanuloj en la katastrofejo de Yushu estas kuracitaj, la laboro de kuracado en Yushu akiris gravan periodan sukceson.

Tuj post la tertremo la ĉina Prisana Ministerio kaj la tutlanda sanitara sistemo okupiĝis pri savado en la katastrofejo kaj mobilizis savtaĉmentojn kun pli ol 3 300 homoj el diversaj lokoj kaj armeo. Vizaĝe al la seriozaj altebenaĵa naturaj kondiĉoj, la Ministerio decidis transporti gravajn vunditojn al aliaj lokoj por kuracado. La 23-an de aprilo en gazetara konferenco okazigita de la Novaĵa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, Liang Wannian, estro de la Oficejo por Reago al Krizo sub la ĉina Prisana Ministerio, malkaŝis:

"Post kuna penado de lokoj kaj armeo, en 3 tagoj post la tertremo 1 434 gravaj vunditoj estas jam transportitaj, kaj ili ĉiuj estas bone kuracitaj."

Pri prisana edukado de loĝantoj trafitaj de la tertremo Liang Wannian diris:

"La Ministerio jam organizis ekspertojn alkuri al la urbo Xining kaj tie ili trejnas savistojn por ke ili donu psikan helpon al suferantoj."

Liang Wannian montris, ke postkatastrofa psikologia helpo estas kontinua laboro. Estas malsamaj la gravaj punktoj de psikologiaj helpoj en mallonga tempo kaj longa tempo post la katastrofo. Praktikado de psikologia helpo atentas fari takson laŭ malsamaj bezonoj de malsamaj homoj. Al transportitaj vunditoj oni devas samtempe fari direktitan psikologian helpon. Liang Wannian opiniis, ke oni ne povas elimini la fenomenon, ke altiĝos sinmortiga kvanto post la katastrofo. Li diris, ke la koncernaj flankoj jam rimarkis la problemon kaj klopode solvi la problemon. Ili prezentos serion da sintezaj planoj por preventi la aferon.

Samtempe la prisana departemento prenas preventon de epidemio kiel ĉefan laboron.

Yushu troviĝas en altebenaĵa paŝtejo, tertremo kaŭzis morton de grandnombro da gruntbovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj. Tio tre eble kaŭzos seriozan epidemion de la homoj kaj animaloj. La 23-an de aprilo en Pekino, Li Jinxiang, direktoro de la Veterinara Buroo sub la ĉina Agrikultura Ministerio, esprimis en la gazetara konferenco okazigita de la Novaĵ-Oficejo sub ĉina Ŝtata Konsilantaro, ke jam amplekse disvolviĝas la laboro pri animala preventado en la katastrofejo de Yushu; la antaŭa laboro koncentriĝas ĉefe en tiaj aferoj: desinfekti koncernajn lokojn, kolekti mortintajn bestojn kaj fari sennocigan traktadon, kaj la posta, en tio: plifortigi monitoradon al epizootio kaj superrigardon al kvarantenado.

"Ĝis la 22-a de aprilo, la Agrikultura Ministerio transportis 20 000 preventajn ekipaĵojn al la katastrofejo; jam finiĝis sennocigi mortintajn brutojn en la urbeto Jiegu, tre grave detruita, kaj nun disvolviĝas desinfektado kaj sennociga traktado en aliaj lokoj trafitaj de la tertremo. La Ministerio organizis plurajn ekspertojn pri veterinara medicino, geografio, klimato kaj tiel plu fari unuapaŝan takson pri epizootio en la plagita loko."

Li Jinxiang diris, ke la Agrikultura Ministerio ankaŭ organizis specialistojn veterinaran, geografian kaj meteorologian por fari takson pri risko de serioza animala epidemio en la tertreme plagita loko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto