Vizitu Forumon

Ĉinio strebas al nova disvolvo en transformiĝo de malaltkarbona ekonomio

(GMT+08:00) 2010-05-06 16:32:52

Antaŭ 10 jaroj, Zengcheng, urbeto en Guangdong-provinco en sudorienta Ĉinio, la unua provis fari transformiĝon de verda ekonomio. Nuntempe, la urbeto havas jaran produkton valorantan 50 miliardojn da juanoj kaj gajnis reputacion de "Harmonia Urbo de Ĉinio". Kiamaniere ĝi ŝanĝis ekonomiajn disvolvajn metodojn? Kaj kiamaniere "Zengcheng-modelo" fariĝis nemankigebla pronomo dum disvolvo de la malaltkarbona ekonomio de Ĉinio? Nun bonvole aŭskultu rilatan raporton!

En la urbeto ĉie videblas verdaĵoj. Sukcesa transformiĝo de malaltkarbona ekonomio alportas al la urbeto ne nur "verdaĵojn" sed ankaŭ ĝojecon sur la vizaĝo de lokanoj. Tamen samkiel multaj urbetoj en suda Ĉinio komence de reformado kaj pordmalfermo, ĝi prenis la industrion kiel la ĉefan orientiĝon. Poste, ĝi iom post iom konis sian neposedon de avantaĝo en unusola disvolvo de la industrio. Loka oficisto s-ro Bo Yongbiao konigis:

"En la pasinteco, la urbeto koncentris atenton al la industrio sen bona plano. Rezulte, estiĝis malgrandaj kaj disaj entreprenoj sen sufiĉe granda skalo. Kaj tiutempe ni komencis retropensi tion."

La urbeto Zengcheng proksimas al Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco, je 60 km, kaj delonge havas bonan reputacion "ora koridoro" pro pitoreska pejzaĝo. En la jaro 2003, ĝi decidis fari reguligadon de industria strukturo kaj novan planon pri distriktaj funkcioj: la suda parto de la urbeto estas difinita kiel novtipa industria distrikto pro relative progresintaj industrio kaj komerco; la meza parto kiel kultura vivdistrikto pro relative perfektaj publika servo kaj bazaj instalaĵoj; la norda parto kiel ekologia distrikto pro bona medio kaj malforta industrio.

Rimarkinde, la ekologia industrio en la norda parto fariĝis nova brila punkto en la ekonomia disvolvo. Surbaze de natura pejzaĝo, la urbeto tie konstruis por biciklado "verdan vojon" kun la longeco de pli ol 100 km kaj tiamaniere disvolvas malaltkarbonan turismon; plie, en vilaĝoj apud la "verda vojo" sin disvolvas distrejoj kaj ekologia agrikulturo.

Wang Zhong, laboranto de distrejo, konigis, ke la "verda vojo" nuntempe estas neevitebla trairejo por lokanoj, sed ankaŭ sana vojo de semajnfina biciklado por multaj kantonanoj.

"Nun ĉiuj ŝatas sin ekzerci. Biciklado estas la plej bona ekzerco aerobia. Diference de piedirado, biciklado povas esti pli rapida."

Laŭ statistika donitaĵo, en la jaro 2009 ĝuste pro la "verda vojo", la tuta urbeto allogis turistojn proksimume je 12 milionoj da homfojoj kaj havigis al si turisman enspezon je pli ol 2,5 miliardoj da juanoj. Krome, jara pokapa neta enspezo de kamparanoj atingis 9 281 juanojn, pli multe je 17,18%. Bo Yongbiao montris, ke verda transformiĝo de la norda parto estas necesa por disvolvi malaltkarbonan ekonomion kaj ankaŭ bona vojo riĉigi kamparanojn.

"Zengcheng-modelo", kiu sukcesis realigi industrian transformiĝon, fariĝis fidinda reformada gvidlibro de "malaltkarbona ekonomio", kaj donas sperton kaj referencon al aliaj urboj kun la sama avantaĝo.

Karaj aŭskultantoj, ni finu la raporton titolitan "Ĉinio strebas al nova disvolvo en transformiĝo de malaltkarbona ekonomio". Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto