Vizitu Forumon

Hu Jintao ĉeestos al pinta konferenco de Grupo 20

(GMT+08:00) 2010-06-18 17:15:33

Dum la periodo de la 23-a ĝis la 27-a de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao laŭinvite faros ŝtataferan viziton al Kanado kaj ĉeestos al la kvara pinta konferenco de Grupo 20 okazonta en kanada urbo Toronto. Ĉinio esperas, ke la pinta konferenco solidigos statuson de Grupo 20 kiel ĉefan forumon de internacia kunlaboro ekonomia. Tio estas la unua fojo por ĉina ŝtatestro fari viziton al Kanado de la lastaj kvin jaroj. Tial, la du landoj tiutempe ne nur subskribos kunlaborajn dokumentojn, sed ankaŭ planos pri dulandaj rilatoj en la estonteco. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton!

La pinta konferenco okazos en la 26-a kaj la 27-a de junio.

La 18-an de junio en Pekino, Cui Tiankai, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, diris, ke tio estas la unuafoja pinta konferenco signifoplena post mekanismigo de Grupo 20. Ĉinio esperas, ke la pinta konferenco protektos renomon kaj efikon de Grupo 20, kaj solidigos statuson de Grupo 20 kiel ĉefan forumon de internacia kunlaboro ekonomia. Samtempe, Cui Tiankai eldiris kvin esperojn de Ĉinio pri la pinta konferenco.

"Konkrete dirite, Ĉinio esperas, ke la pinta konferenco en Toronto akiros fruktojn en kvin flankoj: unue, komplete plenumi kadron de forta, daŭrigebla kaj ekvilibra kresko, fortigi tendencon de akordigo de politikoj de makroskopa ekonomio, kaj de solidigo de prospero de la monda ekonomio; due, aktive akceli al Internacia Mona Fonduso fini novan kvotan reformadon antaŭ seula pinta konferenco de Grupo 20; trie, plue stimuli reformadon de financa kontrolado kaj administrado precipe fortigi administradon de niveldonaj institucioj; kvare, oponi plu kontraŭ ĉiaforma protektismo, kaj akceli doha-an intertraktadon; fine, doni plian atenton al disvolvado, kaj liveri fortan politikan subtenon al supera konferenco de UN pri jarmila disvolva celo, okazonta septembre."

Mekanismo de pinta konferenco de Grupo 20 formiĝis fone de internacia financa krizo. En la 18-a de junio, Zhu Guangyao, ĉina vicministro pri financo, donis jeson pri la mekanismo, kaj malkaŝis ĉefajn taskojn de la toronta pinta konferenco.

"De post eksplodo de internacia financa krizo, Grupo 20 okazigis pintajn konferencojn sinsekve en Vaŝingtono, Londono kaj Pittsburgh, kaj ludis gravan rolon en komuna traktado de financa krizo, akcelo de reprospero de la monda ekonomio, stabiligo de tutmonda financa merkato, kaj reformado de internacia sistemo financa. Nuntempe la internacia ekonomio ĝenerale stabiliĝas, sed la reprospera procezo neekvilibras. Ankoraŭ ekzistas multaj necertaj kaj nestabilaj faktoroj, precipe eŭropa krizo de suvereneca ŝuldo. La toronta pinta konferenco surportos al si gravan mision akceli fortan, ekvilibran kaj daŭrigeblan kreskon de la internacia ekonomio."

En la toronta pinta konferenco, fortigi financan administradon kaj akceli reformadon de Internacia Mona Fonduso estas gravaj temoj. La 18-an de junio, Zhang Tao, direktoro de internacia oficejo de Ĉina Popola Banko, diris, ke Ĉinio subtenas koncernan reformadon kaj apelacias al aliaj landoj akceli reformadon.

Samgrade atentata estas ankaŭ vizito de Hu Jintao al Kanado. Dum la vizito, Hu Jintao interŝanĝos opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj komune zorgataj problemoj internaciaj kaj regionaj kune kun kanadaj ĝenerala gubernatoro kaj ĉefministro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto