Vizitu Forumon

Centra banko decidis fini portempan kurzopolitikon

(GMT+08:00) 2010-06-20 11:18:50

La 19-an de junio proparolanto de la centra banko de Ĉinio faris parolon, dirante, ke laŭ la enlanda kaj internacia ekonomia situacio kaj internaciaj spezoj de Ĉinio la centra banko de Ĉinio decidis antaŭenigi plu reformadon de la kurzoformiga mekanismo de juano kaj pliigi la juanan elastecon. Akceptante intervjuon de nia raportisto, profesoro Zhao Xijun, vicdirektoro de la Financa kaj Banka Instituto de Popola Universitato de Ĉinio, diris, ke la decido montras finon de la portempa kurzopolitiko, kiun la centra banko prenis por trakti la financan krizon.

Ĉinio delonge praktikis fluktuan kurzosistemon referencan al la usona dolaro. La 21-an de julio de 2005 la centra banko de Ĉinio reformis la sistemon, tio estas, ke la juana kurzo ne sin direktas plu al la usona dolaro, sed estas fluktua surbaze de la proponado kaj postulado de la merkato kaj administrata kaj reguligebla reference al korbo da valutoj. Profesoro Zhao Xijun opinias, ke en la pasintaj kvin jaroj la reformado de la kurzoformiga mekanismo de juano orde iris kaj atingis atenditan efikon. Li diris: "Reformado de la kurzosistemo estas parto de la ĉina ekonomia reformado. La 21-an de julio de 2005 la kurzo de juano kontraŭ la usona dolaro multe ŝanĝiĝis: de 8,28 juanoj kontraŭ 1 usona dolaro ŝanĝiĝis ĝis 8,11 juanoj kontraŭ 1 dolaro. Juano unufoje revalutis je ĉirkaŭ 2%, kaj poste ĝi ĝenerale tendencis al revaluto kontraŭ la usona dolaro. Nun kontraŭ 1 dolaro estas ĉirkaŭ 6,8 juanoj. En la lastaj jaroj juano revalutis je pli ol 20%."

Ĉinio reformis la kurzosistemon por kreskigi la ekonomion kaj konformi al ŝanĝiĝo de la internacia financa situacio. De kvin jaroj pli kaj pli evidentiĝas influo de la nova kurzoformiga sistemo al la rearanĝo de la komerca strukturo kaj plibonigo de la industria strukturo: la eksporto de tekstilaĵoj, ŝuoj kaj aliaj produktaĵoj el laborintensaj entreprenoj malpliiĝas, dum tiu de mekanikaj kaj elektraj ekipaĵoj senĉese pliiĝas. Krome, la reformado de la kurzoformiga sistemo de juano ludas pozitivan rolon ankaŭ por ekspansiigi la enlandan postuladon kaj eksciti la enlandan konsumadon.

Julie de 2008 la centra banko ekprenis portempan kurzopolitikon por trakti la tutmondan financan krizon, kaj pro tio ĝenerale stabilas la kurzo de juano kontraŭ la usona dolaro. Profesoro Zhao Xijun opinias, ke monoj de multaj landoj devalutis kontraŭ la usona dolaro, tamen ĝenerala stabileco de juano multe kontribuis por la ekonomia revigliĝo de Azio kaj eĉ de la mondo. Li diris: "Dum la internacia financa krizo de 2007 ĝis 2008 la juana kurzo sin karakterizis per ĝenerala stabileco, kio estas tre valora, ĉar dum la krizo ĉefaj elementoj de la merkato malstabilis, la prezo de aktivoj fluktuis, kaj la kurzo de iuj monoj draste revalutis aŭ devalutis, kaj ĉio ĉi alportis grandan riskon al konsumantoj, importistoj kaj eksportistoj, kaj malutilas al la ekonomia revigliĝo. Stabileco de la juana kurzo povas malpliigi la merkatan fluktuecon kaj favoras la ekonomian revigligon."

Zhao Xijun diris, ke la monda ekonomia revigliĝo estas pli kaj pli evidenta, kaj favora tendenco de la ĉina ekonomio pli kaj pli firmiĝas, tial estas taŭge, ke la centra banko decidis antaŭenigi plu la reformadon de la kurzoformiga sistemo de juano.

Li opinias, ke estontece la centra banko reduktos sian reguligon al la juana kurzo, tamen tio ne signifas, ke la juana kurzo multe altiĝos. La juana kurzo ne direktiĝas sole al la usona dolaro, sed referencas al korbo da valutoj, tial ĝi probable fluktuos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto