Vizitu Forumon

Kurzo-reformado de Ĉinio venas de propra bezonado kaj tio utilos al ekonomia disvolvo

(GMT+08:00) 2010-06-22 14:06:32

La 19-an de junio, novaĵ-proparolanto de ĉina centra banko –Ĉina Popola Banko deklaris, ke laŭ ekonomia kaj financa situacio de Ĉinio kaj eksteraj landoj, kaj stato de internacia en- kaj elspezoj de Ĉinio, ĉina centra banko decidis pluapaŝe antaŭenpuŝi sisteman reformadon de juana kurzo por plifortigi ĝian ellastecon. Akceptante intervjuon de nia raportisto, ekonomiaj specialistoj opinias, ke Ĉinio pluapaŝe antaŭenpuŝas reformadon de kurzo pro membezonado kaj la reformado utilos al ekonomia disvolviĝo. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Juana kurzo ĉiam estas atentata de en- kaj eksterlandanoj. Kvankam influo de financa krizo pli kaj pli malfortiĝas, tamen diskuto pri kurzo de renminbi pli kaj pli varmiĝas. Sub tia situacio, la agado de ĉina centra banko pri reformado de juana kurzo altiras altan atenton de diversaj flankoj. Analizante pri tio, Lu Zhengwei, ĉefa ekonomikisto de ĉina Industria Banko, diris, ke la reformado de juana kurzo estas pro membezonado kaj tute ne rilatas al ekstera premo. Li esprimis, ke la problemo de kurzo ankaŭ koncernas al la ĉina suvereneco. Kontrolante politikojn pri mono, Ĉinio ĉiam observas la formon pri kontentigo de interna ekonomia bezonado. Ĉi-foje, konsiderante ŝanĝiĝon de enlanda ekonomio, la centra banko decidis fari tian akordigon. Ĉar unue, ekonomia revigliĝo de Ĉinio senĉese plifirmiĝas. Due, revigliĝa rapideco de la evoluanta ekonomio, gvidata de Ĉinio, estas evidente plirapida ol tiu de evoluintaj landoj, gvidataj de Usono. Tio signifas, ke se mankas al juana kurzo ellasteco, tio ege limigos sendependecon kaj liberecon de ĉina mona politiko kaj ne utilas al interna ekonomia kontrolado. Trie, la ĉi-foja financa krizo ja influas disvolvan sistemon de ĉina ekonomio. Do oni devas plirapidigi akordigon de ekonomia strukturo. Kiel unu el efikaj rimedoj pri prezo, reformado de kurzo estas normala afero.

Ding Zhijie, direktoro de Financa Instituto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Universitato havas saman opinion. Li esprimis, ke revigliĝo de tutmonda ekonomio pli kaj pli evidentiĝas, ĉina eksportado tenas bonan tendencon. Estas taŭge, ke oni faras reformadon en tiu ĉi tempo. Li pluapaŝe montris, ke ĉefa enhavo de la ĉi-foja aranĝo estas ĉesigi la provizoran politikon de juana kurzo, kiu estis difinita por trakti financan krizon, akordigi juanan kurzon laŭ diverslandaj monoj surbaze de merkata livero kaj bezono. Tamen tio ne grandskale skuos la juanan kurzon.

Ding Zhijie diris ankaŭ, ke la ĉi-foja reformado ne signifas, ke la juana kurzo plialtiĝos, kaj la estonteca kurzo de juano ŝanĝiĝos duflanke. La ĉina registaro konsideros pri koncerna influo, kaŭzota de la reformado kaj bone regos la reformadan ritmon. Do la aperota influo tute estos akceptebla. Krome, laŭ sperto de la jaro 2005 ĝis la jaro 2008, stabila kaj malalta kresko de juana kurzo favoras strukturan turniĝon de ĉina ekonomio kaj akcelos necesan rearanĝon de ĉina ekonomio kaj industria strukturo. Laŭ longtempa antaŭkalkulo, tio estas pozitiva.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto