Vizitu Forumon

Hu Jintao ĉeestos al pintkunveno de Grupo 20 en Toronto

(GMT+08:00) 2010-06-23 16:26:38

Posttagmeze de la 23-a de junio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao komencos vojaĝon al Kanado. Li vizitos la landon kaj ĉeestos al la 4-a pintkunveno de la Grupo 20 en Toronto. Kian signifon havas lia vizito por la rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado? Kio estas la diskutftemo de la pintkunveno? Kion Ĉinio atendas pri la pintkunveno? Bonvole aŭskultu detalan raporton!

Hu Jintao vizitos Kanadon invitite de ĝenerala gubernatoro Michaelle Jean kaj ĉefministro Stephen Harper. De la 24-a ĝis la 26-a de junio li faros ŝtatan viziton al Kanado. Li interparolos kun ĝenerala gubernatoro Michaelle Jean kaj ĉefministro Stephen Harper kaj kontaktos personojn de diversaj rondoj de Kanado. Dum la vizito koncernaj departementoj kaj entreprenoj de la du landoj subskribos kelkajn interkonsentojn pri kunlaboroj en la kampoj de ekonomio, mediprotekto, kvalito-kontrolo, kulturo, turismo kaj edukado. Krome, la du landoj espereble deklaros orientiĝon de la interrilatoj kaj disvolvan celon de la du-flanka komerco. Antaŭ ne longe en Pekino ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Cui Tiankai diris, ke la vizito okaze de la 40-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado havas specialan signifon por la du landoj. Li diris: "Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al Kanado de kvin jaroj kaj ankaŭ grava evento okaze de la 40-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado, kaj havas gravan signifon por disvolvo de la rilatoj inter la du landoj. Ni kredas, ke la vizito atingos plenan sukceson pro la kuna klopodo de la du flankoj."

La 4-a pintkunveno de la Grupo 20 okazos de la 26-a ĝis la 27-a de junio en la kanada urbo Toronto. Ĝia diskuttemo koncernas la mondan ekonomian situacion, la suverenecan ŝuldo-krizon de Eŭropo, framon de forta, daŭrigebla kaj ekvilibra kreskado, reformadon de la internacia financa institucio, financan kaj komercan kontrolon. Krom gvidantoj de la Grupo 20 al la pintkunveno ĉeestos ankaŭ gvidantoj de iuj landoj kaj regionoj de Azio, Afriko kaj Eŭropo kaj respondeculoj de UN, Internacia Mona Fonduso, Monda Banko, Financa Stabiliga Konsilio kaj Internacia Labor-Organizo. Dum traktado de la internacia socio kontraŭ la financa krizo formiĝis la Grupo 20, kiu inkluzivas evoluintaj kaj leviĝantajn ekonomiojn. En la pasintaj 19 monatoj gvidantoj de la Grupo 20 kunvenis tri fojojn respektive en Vaŝingtono, Londono kaj Pitsburgo. Nun okaze de la ekonomia revigliĝo la pintkunveno ne nur pliprofundigos mekanismon, sed ankaŭ turnos sian funkcion de la traktado kontraŭ financa krizo al la ekonomia administrado. Parolante pri mekanismo de la pintkunveno, Cui Tiankai diris: "La pintkunveno de la grupo 20 estas grava kaj efika platformo. Ĝi servas por ke la internacia socio kune traktu la financan krizon kaj plifortigu la internacian ekonomian kunlaboron. Danke al la klopodo de diversaj flankoj la antaŭaj tri pintkunvenoj atingis gravan konsenton pri multaj temoj."

Kiel ĉefa leviĝanta ekonomio en la mondo kun grandaj potencialo kaj vigleco Ĉinio atendas, ke en la pintkunveno diversaj flankoj atingu komunan konsenton rilate al kunordigo de makroekonomiaj politikoj, reformadoj de la kvoto de Internacia Mona Fonduso kaj la financa kontrolo, kaj opono kontraŭ komerca protektismo. Krome, pro la eŭropa ŝuldo-krizo Ĉinio atentas ankaŭ kiel financaj institucioj evitu riskojn, kaj kiel oni normigu kredito-taksadon por eviti, ke ĝi fariĝu akcelilo de krizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto