Vizitu Forumon

Ekonomikistoj de Eŭropo kaj Usono opinias, ke la Pinta Konferenco en Toronto estos malalt-tona

(GMT+08:00) 2010-06-24 16:48:25

De la 26-a ĝis la 27-a de junio en kanada urbo Toronto, okazos la 4-a Pinta Konferenco de G20. Ĝi estas la unua konferenco de G20 post sistema ŝanĝiĝo kaj havas gravan signifon. La kunveno diskutos pri monda ekonomia situacio, suvereneca ŝulda krizo de Eŭropo, internacia komerco kaj financa administrado kaj aliaj problemoj. Ekonomiaj specialistoj de Usono kaj Eŭropo opinias, ke oni antaŭkalkulas, ke laŭ akirotaj fruktoj, la ĉi-foja Pinta Konferenco estos malalt-tona. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Post okazigo de la Pinta Konferenco en Pitsburgo, Usono, en la lasta septembro, monda ekonomio iom post iom revigliĝas. Tamen la revigliĝa procezo alfrontas malfacilojn. Financaj problemoj de pluraj landoj nun skuas la merkaton, iuj eĉ serioze minacos la ekonomian revigliĝon kaj malaltigos longtempan kreskadon de ekonomio.

En la lastaj tagoj, kanada financa ministro Jim Flaherty montris, ke la ŝlosila diskuttemo de la Pinta Konferenco estos "forta, daŭrigebla kaj ekvilibre kreska framo" por pluapaŝe praktiki la Deklaron, publikigita en Pitsburga Pinta Konferenco. Li diris, ke la "daŭrugebla ekonomia kreska framo" estas tre grava kaj estos la ĉefa tasko de la ĉi-foja Pinta Konferenco. Financaj ministroj proponos detalajn politikojn al ĉeestontaj gvidantoj. La situacio de iuj eŭropaj landoj, kiuj havas grandsumon da ŝuldoj, devas esti ŝanĝigitaj. Ili devas plibonigi financan situacion, elmontri sian potencon kaj decidon por solvi problemojn. Samtempe, la Pinta Konferenco diskutos ankaŭ pri rapidigo de financa reformado. Necerteco estas la plej granda defio de la financa sistemo.

Jeffery Schott, altranga esploristo de Peterson Instituto pri Internacia Ekonomio de Usono, opinias, ke makroskopa ekonomio kaj financa kampo ankoraŭ estas fokuso de la ĉi-foja Pinta Konferenco.

Jeffery Schott opinias, ke la unuaj du diskuttemoj estas monda ekonomia situacio kaj reformado en financa kampo. La internacia financa krizo montras, ke en la financa kampo troviĝas granda problemo. En la ĉi-foja Pinta Konferenco, oni devas daŭre solvi la ŝlosilajn problemojn, plibonigi internacian financan sistemon kaj pluapaŝe antaŭenpuŝi reformadon de internacia financa institucio.

Jeffery Schott montras ankaŭ, ke Usono alte atentas kiel kaj kiam diversaj landoj sineltiros el ekonomi-stimula plano. La 18-an de junio, usona prezidento Barack Obama leteris al registaraj gvidantoj de membrolandoj de G20. li montris en la letero, ke la unua tasko de la ĉi-foja Pinta Konferenco estos protekti kaj plifortigi revigliĝon de ekonomio, oni ne povas tro rapide sin eltiri el la ekonomia stimula plano por eviti influon al ekonomia revigliĝo.

Jeffery Schott opinias, ke pluapaŝa reformado de juana kurzo donas pozitivan signalon al la Pinta Konferenco de G20. Li diris, ke la decido de ĉina registaro marŝas al ĝusta direkto kaj estas bonvenigata de la internacia socio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto