Vizitu Forumon

Reformado de mekanismo de juana kurzo estas sukcesa

(GMT+08:00) 2010-06-25 13:18:16

La 20-an de junio en Pekino proparolanto de la centra banko de Ĉinio diris, ke reformado de la mekanismo de juana kurzo, komenciĝinta en julio de 2005, estas sukcesa; la centra banko antaŭenpuŝos plu la reformadon, tamen ĝi ne retaksos kaj reguligos per unu fojo la juanan kurzon.

La 19-an de junio la centra banko de Ĉinio deklaris antaŭenpuŝi plu reformadon de la mekanismo de juana kurzo kaj pliigi elastecon de la juana kurzo. Proparolanto de la centra banko diris, ke la centra banko antaŭenpuŝos reformadon de la mekanismo de juana kurzo surbaze de la reformado de 2005. Ĝi ne celas retaksi kaj reguligi per unu fojo la juanan kurzon, sed reguligos la kurzon reference al korbo da valutoj kaj surbaze de la proponado kaj postulado de la merkato, kaj faros plu dinamikan administron kaj reguligon al la kurzo laŭ la publikigita kurzo-fluktua intervalo de la fremdvaluta borso.

La 21-an de julio, 2005, la centra banko de Ĉinio komencis la reformadon, kaj la juana kurzo ne sin fiksas plu al la usona dolaro, sed estas reguligata kaj administrata surbaze de la proponado kaj postulado de la merkato kaj reference al korbo da valutoj. Tiutage juano revalutis je ĉirkaŭ 2% kontraŭ la usona dolaro.

Proparolanto de la centra banko komentis, ke reformado de la mekanismo de juana kurzo instigas al ĉinaj entreprenoj rapide altigi la teknikan nivelon, la kapablon de kreado kaj la kernan konkurencivon, liveras movforton kaj premon por progresigi la industrion kaj pliigi la malfermon, kaj utilas por ŝanĝi la ekonomi-disvolvan manieron kaj daŭre kreskigi la ekonomion. En la pasintaj 5 jaroj altiĝis la kapablo de ĉinaj entreprenoj respondi al ŝanĝiĝo de juana kurzo kaj rezisti kontraŭ riskoj. Praktikoj en la pasintaj 5 jaroj atestas, ke reformado de la mekanismo de juana kurzo estas sukcesa.

En 2008 la centra banko de Ĉinio decidis modere malpliigi fluktuecon de la juana kurzo por rezisti kontraŭ la internacia financa krizo, tamen juano restis stabila kontraŭ la usona dolaro. La proparolanto diris, ke la internacia financa krizo alportis al la monda ekonomio grandan malfacilon kaj ne-certecon. Malpliigo de la fluktueco de juana kurzo kontraŭ la internacia financa krizo konformas al propraj interesoj de la ĉina ekonomio kaj utilas al rapida revigliĝo de la monda ekonomio. Li emfazis, ke dum la internacia financa krizo valutoj de multaj landoj multe devalutis kontraŭ la usona dolaro, tamen juano restis stabila. Tio estas ĉina kontribuo al la ekonomia revigliĝo de Azio kaj eĉ de la tuta mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto