Vizitu Forumon

Disvolviĝo de Ĉinio konformas al ĝenerala tendenco de la mondo

(GMT+08:00) 2010-06-25 16:03:58

Lastatempe iuj okcidentaj amaskomunikiloj disvastigis la aserton "ĉina prospero sola en la mondo", ke dum la monda financa krizo okcidentaj landoj troviĝis en granda malfacilo, tamen Ĉinio prosperis plu; Ĉinio multe profitis kaj estas la plej granda gajninto. Kial iuj distrumpetis pri la tiel nomata "ĉina prospero sola en la mondo"? Kiel ni rigardas la aserton? Antaŭ ne longe nia raportisto intervjuis Guo Xiangang, vicdirektoron de la ĉina instituto pri internciaj problemoj.

Raportisto: La aserto 'ĉina minaco' iam cirkulis en iuj landoj. Post kiam eksplodis la internacia financa krizo, la aserto "ĉina minaco" ĉesis, tamen ekdisvastiĝis la nova aserto 'ĉina prospero sola en la mondo'. Pro kio naskiĝis la nova aserto? Kial iuj okcidentanoj distrumpetas la aserton?

Guo Xiangang: Aperis la asertoj "ĉina minaco" kaj "ĉina disfalo" de post kiam Ĉinio komencis la reformadon kaj malfermon, kaj nun disvastiĝas la nova aserto "ĉina prospero sola en la mondo". Tiuj asertoj estas partiaj kaj senbazaj. Kial aperis la aserto "ĉina prospero sola en la mondo? Mi opinias, ke tio ĝenerale rilatas al la financa krizo. Ĉinio ekonomie malsamas al Usono kaj aliaj okcidentaj landoj, tial la tuta mondo tre interesiĝas pri la ĉina ekonomi-disvolva maniero kaj opinias, ke la ĉina maniero povas rezisti kontraŭ la financa krizo. Tio estas objektiva fono de la apero de la aserto.

Krome, iuj okcidentanoj vidis nur la situacion, ke Ĉinio sukcese venkis la financan krizon, tamen ili ne trovis, ke Ĉinio alfrontas multajn defiojn, ekzemple la malekvilibron de disvolviĝo inter la orienta kaj okcidenta landpartoj de Ĉinio kaj la grandan loĝantaron. Ĉinio okupas la trian lokon de la mondo laŭ la malneta enlanda produkto, tamen ĝi estas postiĝinta laŭ la pokapa kvanto; krome, Ĉinio alfrontas malfacilojn en energiprovizado kaj mediprotekto. Tiujn ĉi faktorojn ili ne trovis, tial la aserto estas senbaza kaj partia.

Raportisto: Vi menciis, ke disvolvante la ekonomion, Ĉinio alfrontas grandan defion. Kian damaĝon la aserto alportas al la ekonomia disvolvo kaj la internacia reputacio de Ĉinio?

Guo Xiangang: Se publikoj de okcidentaj landoj kredus la aserton "ĉina prospero sola en la mondo", ili nature supozus, ke Ĉinio estas rapide disvolviĝanta lando, kaj la ĉina ekonomio baldaŭ atingos kaj eĉ superos la usonan nivelon kaj okupos la unuan lokon de la mondo. Eble pro la timo pri rapida disvolviĝo de Ĉinio publikoj de okcidentaj landoj kvazaŭ trovis bazojn por komercaj konfliktoj kun Ĉinio kaj plivalorigo de juano. Tio estas malfavora al la disvolviĝo de Ĉinio.

Raportisto: Kiel ni racie rigardas la aserton "ĉina supereco sola en la mondo"?

Guo Xiangang: La aserto naskiĝis pro la senbaza kaj partia juĝo pri Ĉinio. Ni devas ĉiuflanke, objektive kaj racie rigardi kaj ĵuĝi nian ekonomian disvolviĝon kaj altigi la nacian forton. La ĉina disvolviĝo estas multe malpli ol la usona, tial ni devas havi klaran konscion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto