Vizitu Forumon

Hu Jintao: komunaj interesoj de Ĉinio kaj Kanado estas pli multaj ol diverĝoj

(GMT+08:00) 2010-06-25 17:53:53

Vespere de la 24-a de junio en Otavo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao partoprenis en la bankedo, aranĝita de kanada ĉefministro Stephen Harper, kaj faris gravan prelegon titolitan "Plenforte antaŭenpuŝi strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Kanado". Li emfazis, ke kvankam cirkonstantaj de Ĉinio kaj Kanado estas malsamaj, tamen la du flankoj tute ne havas severajn konfliktojn, kaj komunaj interesoj de la du landoj estas pli multaj ol diverĝoj. Li ne nur plene memfidas pri la nova celo, ke ĝis la jaro 2015, oni plialtigos la duflankan komercan totalon al 60 miliardoj da usonaj dolaroj, sed ankaŭ prezentis 5 proponojn, inkluzive de establo de longtempa stabila partnereco en energia kampo. Nunbonvole aŭskultu detalan raporton.

En la sama tago, pli ol 500 registaraj oficistoj de la du landoj, kiuj partoprenas en la 4-a Ekonomia kaj Komerca Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Kanado, ĉeestis al la bankedo. Dum la parolado, Hu Jintao unue jesis disvolviĝon de rilatoj inter la du landoj en la pasintaj 40 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj. Nuntempe Ĉinio jam fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Kanado kaj la tria eksporta merkato. Hu Jintao diris,

(sono 1)

"La fakto atestas, ke disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado alportas al dulandaj popolanoj verajn interesojn kaj ankaŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero de azi-pacifika regiono kaj eĉ de la tuta mondo."

Li opinias, ke la sanaj, stabilaj kaj pozitive disvolviĝantaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado utilas ne nur al Ĉinio kaj Kanado, sed ankaŭ al la azi-pacifika regiono kaj la mondo. Pro tio, la du landoj devas persisti la strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Kanado sur la bazo de strategia alteco kaj longtempa vicpunkto. Li emfazis precipe, ke la du landoj devas respekti kaj zorgi ŝlosilajn interesojn kaj gravan zorgon de unu la alia, bone trakti sentemajn problemojn por garantii senĉesan disvolviĝon de la du landaj rilatoj.

Nuntempe la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Kanado nur okupas respektive 1% kaj 6% la ekstera komerco de la du landoj, kaj investo de Kanado al Ĉinio ankoraŭ ne atingis 1% de ĉina ekstera investado. Hu Jintao opinias, ke ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj Kanado bone disvolvoiĝos. Por antaŭenpuŝi la dulandajn ekonomian kaj komercan kunlaborojn de la du landoj, li prezentis 5 proponojn: plifortigi kontakton inter dulandaj altrangaj oficistoj kaj diversaj rondoj; plivastigi praktikajn kunlaborojn; pligrandigi humanisman interŝanĝon; plifortigi kunlaborojn en internaciaj kaj regionaj aferoj; kaj reciproke respekti ŝlosilan intereson kaj grave zorgatan problemon.

Hu Jintao diris,

(sono 2)

"Ĉinio bonvenigas Kanadon daŭre antaŭenpuŝi komercan diversecon kaj strategion pri tutmonda komercado, kaj plivastigos komercadon kun Ĉinio. Ĉinio ne intencas strebi por favora saldo de la komerco, sed esperas, ke la dulandoj kune alprenu rimedojn por plialtigi duflankan komercan nivelon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto