Vizitu Forumon

Juano ne grandmezure devalutas

(GMT+08:00) 2010-06-26 11:48:05

La 19-an de junio la ĉina centra banko decidis pluapaŝe antaŭenpuŝi la reformadon pri juana kurzformiĝa mekanismo, pliigi elastecon de juana kurzo, kaj plu fari regeblan administradon kaj reordigon al fluktuo de juana kurzo. En tiu ĉi semajno la prezo de juano kontraŭ usona dolaro alternis jen plialtiĝe jen plimalaltiĝe. De mardo ĝis ĵaŭdo la meza prezo de juano kontraŭ usona dolaro rompis la gravan punkton de 6,8 juanoj kaj poste iom falis, kaj vendrede tamen la prezo atingis la punkton de 6,79 juanoj, kiu estis la nova alto de 5 jaroj post la kurza reformado. Sed la potaga fluktumezuro restis en 5 milonoj. Intervjuate multaj specialistoj esprimis, ke la pli elasta juankurzo utilas al plibonigo de ĉina alekstera komerco kaj realigo de ekvilibra disvolviĝo, sed juano ne grandmezure devalutos en la mallonga periodo. Memvoleco, regebleco kaj laŭpaŝa antaŭeniĝo ankoraŭ estas fundamentaj principoj de la ĉina kurza reformado.

En la lastaj jaroj la ĉina registaro senĉese substrekis ŝanĝi manieron de ekonomia disvolviĝo kaj reĝustigi eksterkomercan strukturon. La konkretaj rimedoj inkluzivis redukti la eksporton de produktaĵoj kun malalta aldona valoro kaj multigi la eksporton de altteknologiaj produktaĵoj, kaj samtempe pene plivastigi enlandan konsumadon por akceli importon. Ma Jun, ĉefa ekonomikisto el la germana banko, opinias, ke Ĉinio profunde antaŭenpuŝas la kurzan reformadon, tio utilas al la plibonigo de la eksporta strukturo de Ĉinio.

"Pro ke la valuta kurzo fariĝis elasta, de la longaperioda vidpunkto la transformiĝo kaj altagradiĝo de la ĉina ekonomia strukturo pli facile plenumiĝas, tio povas paŝpostpaŝe redukti dependon de eksportado de malaltagradaj produktoj kaj pliigi subtenon de konsumado, samtempe tio akcelas disvolviĝon de ĉinaj altagradaj produktoj. En relative longa tempo la produktivo de ĉina manufakturo altiĝos pli multe ol tiu de aliaj landoj, kaj la ĉina altagrada manufakturo akiros pli grandan kvoton kaj pli grandan spacon en la monda merkato."

Ankaŭ ĉefa ekonomikisto Wang Qing opinias, ke la juana kurzo pli elasta kaj iom devaluta havas pozitivan signifon por pliigi la aĉetipovon de ĉinaj entreprenoj kaj civitanoj kaj por akceli enlandan konsumadon.

"Por entreprenoj la sama juano povas aĉeti pli da petrolo kaj da aliaj materialoj, kiujn Ĉinio tre bezonas, kaj por civitanoj la reformita juankurzo liveras pli multajn oportunojn en eksterlandaj lernado, vojaĝo kaj aĉetado, kaj povas eksciti enlandan konsumadon."

Ĉina komerca vicministro Fu Ziying esprimis, ke laŭ longatempa vido la kurza reformado pluapaŝe altigos ĉinan internacian konkurencipovon.

"La ĉina alekstera komerco jam unuavice liberiĝis de la influo de la internacia financa krizo. La ĉinaj entreprenoj estas plenaj de fido alfronte al la internacia merkato. Mi opinias, ke tiu ĉi politiko de la kurza reformado ebligos al la ĉina alekstera komerco marŝi antaŭen sane, stabile kaj daŭripove."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto