Vizitu Forumon

Wen Jiabao ĉeestos al pintkunvenoj de UN

(GMT+08:00) 2010-09-16 14:50:26

La 15-an de septembro en Nov-Jorko, Li Baodong, ĉina konstanta delegito ĉe Unuiĝintaj Nacioj, intervjuate diris, ke en la 21-a kaj 22-a de tiu ĉi monato ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestos al la altnivela kunveno de UN pri la jarmila disvolva celo kaj la ĝenerala debato de la 65-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko. Bonvole aŭskultu nian detalan raporton pri la intervjuo.

En la 21-a kaj 22-a de septembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestos al la altnivela kunveno de UN pri la jarmila disvolva celo kaj la ĝenerala debato de la 65-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko. Tio estas lia refoja ĉeesto al pintkunveno de UN post tiu en 2008 kaj ankaŭ la ĉeesto de ĉina ĉefgvidanto al kunveno de UN en sinsekvaj tri jaroj. La 15-an de septembro, akceptante intervjuon de raportistoj, Li Baodong, ĉina konstanta delegito ĉe Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la vojaĝo de Wen Jiabao al Nov-Jorko havas tre gravan signifon. Li diris: "La ĉeestto de Wen Jiabao al kunvenoj de UN havas gravan signifon: Unue ĝi spegulas la atenton de la ĉina registaro pri la grava rolo de UN; due, ĝi reflektas la atenton de la ĉina registaro pri multlatera diplomatia aktivado; kaj trie, ĝi enkorpigas la decidemon kaj promeson de la ĉina registaro pri traktado de la internacia socio kontraŭ defioj kaj diversaj komplikaj problemoj."

Li Baodong diris, ke Wen Jiabao restos nelongtempe en Nov-Jorko, tamen li havos multajn programojn. Li faros gravan parolon en kunvenoj de UN, interparolos kun gvidantoj de iuj landoj kaj ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, ĉeestos al aranĝoj de usonaj amikaj societoj, akceptos intervjuon de usonaj ĉefaj amaskomunikiloj, kunsidos kun respondeculoj de ĉinlingvaj, hongkongaj kaj makaaj amaskomunikiloj, kaj intervidiĝos kun ĉinaj elmigrintoj, studentoj kaj reprezentantoj de ĉinkapitalaj institucioj. Tiuj ĉi programoj sufiĉe atestas, ke la vizito de Wen Jiabao estas grava diplomatia agado.

Li Baodong esprimis, ke la internacia situacio kaj la internaciaj rilatoj multe ŝanĝiĝas, kaj tutmondaj minacoj kaj defioj aperadas, tial la situacio estas tre malfavora al atingo de la jarmila disvolva celo. Tamen ni vidas ankaŭ senprecedencan ŝancon. Evidente plialtiĝis la kapablo de la homaro kontraŭ defioj, kaj estas pli da rimedoj venki diversajn malfacilojn. Paco, disvolvo kaj kunlaboro jam estas la ĉefa temo de la nuna epoko. Li emfazis, ke la vizito de Wen jibao estas grava diplomatia agado. "Ĉefministro Wen Jiabao ĉeestos al la kunvenoj de UN por ke la internacia socio restarigu memfidon, venu en akordon, kune batalu kontraŭ defioj, persistu en la principo de egaleco kaj justeco, kaj montru politikan volon por starigi longedaŭran, pacan, komune prosperan kaj harmonian mondon."

Li Baodong diris, ke ĉi-jare estas la 65-a datreveno de la fondiĝo de UN. En la nova situacio ankaŭ UN alfrontas diversajn novajn problemojn kaj defiojn. La ĉeesto de ĉefministro Wen Jiabao al kunvenoj reflektas la atenton de la ĉina registaro pri plifortigo de la rolo de UN. Li diris: "Ne ŝanĝiĝis la internacia pozicio de UN kiel la plej reprezentiva kaj aŭtoritateca organizo nek la pozicio de la Ĉarto de UN kiel la fundamento de la internacia leĝo kaj internacia ordo nek la atendo de diversaj popoloj pri UN. La ĉeesto de ĉefministro Wen Jiabao al la kunvenoj de UN celas akceli la komprenon de la internacia socio pri la rolo de UN."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto