Vizitu Forumon

Altnivela kunveno de UN pri jarmila disvolva celo pasigis dokumenton de fruktoj

(GMT+08:00) 2010-09-23 16:38:51

La 22-an de septembro en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko okazis altnivela kunveno de UN pri jarmila disvolva celo, kiu pasigis dokumenton de fruktoj. La dokumento diras, ke efektiviĝo de la jarmila disvolva celo estas multe malpli ol la atendita, tamen diversaj landoj denove faris promeson pri malsateco, malriĉeco, malsano kaj aliaj sociaj problemoj por atingi la jarmilan disvolvan celon en 2015.

Ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj de ĉirkaŭ 140 landoj ĉeestis al la altnivela kunveno kaj pasigis la dokumenton de fruktoj, konsistantan el 31 paĝoj. La dokumento diras, ke oni kredas, ke la jarmila disvolva celo estos atingita en diversaj landoj, inkluzive de plej malriĉaj landoj, se diverslandaj registaro denove faru promeson, prenu efikajn rimedojn kaj plifortigu kunlaborojn inter la membrolandoj kaj koncernj organizoj.

Oni kredas, ke UN ludos plu ŝlosilan rolon por akceli internacian kunlaboron kaj atingi disvolvajn celojn, internacie konfirmitajn, inkluzive de la jarmila disvolva celo de UN. Oni devas reaserti konstruadon de forta UN por trakti kontraŭ defioj el ŝanĝiĝanta medio de la mondo. La dokumento ankaŭ vokas, ke oni donu pli da atentoj al afrikaj landoj.

La dokumento eksplikas 8 erojn de la jarmila disvolva celo kaj emfazas, ke plej grave estas akceli la homajn rajtojn kaj oponi komercan protektismon. Rilate al likvido de la ekstrema malriĉeco kaj malsateco la dokumento vokas, ke diversaj landoj solvu bazajn problemojn, serĉu laborintensan kaj justan ekonomi-disvolvan manieron por altigi la dungitecon, kaj antaŭenigu la protekton de virinaj rajtoj plifortigante agrikulturan konstruadon kaj nutraĵan sekurecon.

Rilate al la seksa egaleco kaj virinaj rajtoj la dokumento vokas, ke oni forigu la barieron, kiu malhelpas la edukadon de infaninoj, kaj starigu neniun kandiĉon al financa helpo kaj politiko, prenitaj por efektivigi senpagan edukadon, ekstermi diskriminacion kaj doni rajtojn al virinoj.

La dokumento apelacias, ke diversaj landoj apliku kunmetitan administron al kuracado de malsanaj infanoj, intensigu la laboron pri vakcinoj, plibonigu la nutradon, pliigu la uzadon de moskitovualoj por preventi malarion, plialtigu la reziston kontraŭ pulmito kaj lakso, por redukti la mortkvanton de infanoj je du trionoj

Rilate al daŭrigebleco de la medio la dokumento apelacias al la membrolandoj urĝe faru, laŭ la principo de Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, unuecan agadon por trakti kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, kaj plenumu interkonsentojn de UN pri rezisto kontraŭ dezertiĝo kaj protekto de biodiverseco.

La dokumento opinias, ke kompleta plenumo de oficialaj promesoj estas tre grava por atingi la jarmilan disvolvan celon, inter la promesoj estas tiu, ke evoluintaj landoj uzu 0,7% de propra enlanda produktvaloro por helpado.

Post la altnivela kunveno, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris al raportistoj, ke tio estas la plej grava internacia kunveno pri tutmonda disvolvo de 2000 post la pintkunveno pri la jarmila disvolva celo, kaj ĝia fermiĝo proklamis komenciĝon de la finiŝo dum la lastaj 5 jaroj de la limtempo 2015. Li emfazis, ke la plej grava informo el la kunveno estas la kolektiva politika volo de diverslandaj registaro akceli la agadon. Li diris, ke oni devas akceli la agadon kaj plirapidigi la paŝon, ĉar atingo de la jarmila disvolva celo helpos al la homaro iri en pli belan mondon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto