Vizitu Forumon

Prelego de Wen Jiabao estas signifoprofunda kaj plena de ĉina koloro

(GMT+08:00) 2010-12-17 16:20:46

La 16-an de decembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris prelegon en Komisiono pri Mondaj Aferoj en Hindio. Koncerna specialisto esprimis, ke la prelego de ĉefministro Wen Jiabao estas plena de ĉina koloro kaj prezentis profundan pensadon. Ĉi-foja vizito de Wen Jiabao ulitas redukti suspekton kaj maltrankvilon de Ĉinio kaj Hindio, difinis novan disvolvan celon de la dulandaj rilatoj, kaj antaŭenpuŝi dulandajn kunlaborojn al nova ŝtupo. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

La prelego de Wen Jiabao komenciĝis de lia vizito al Internacia Lernejo Tagore. Wen Jiabao diris al ĉiuj ĉelokaj hindaj eminentuloj, ke li ĉiam memoras la scenon, ke li kaj hindaj infanoj kune laŭtlegis la vortojn "Amikeco inter Ĉinio kaj Hindio". Ĉefministro Wen Jiabao aprobis la elstaran gajnon de Hindio en la lastaj jaroj. Rememorante amikan interfluan historion inter Ĉinio kaj Hindio li elmontris, ke la du landoj havas bonan disvolvan bazon en historio, kulturo, ekonomio, kaj socio. Li plie emfazis, ke Ĉinio kaj Hindio devas antaŭenpuŝi efikajn kunlaborojn laŭ la aktuala kaj la estonta situacioj. Per multefojaj aplaŭdadoj hindaj spektantoj esprimis jeson kaj ŝtaton al la prelego de ĉefministro Wen Jiabao.

Esploristo de Ĉina Esplorejo pri Mondernaj Internaciaj Rilatoj Ma Jiali esprimis intervjuate, ke la prelego de ĉefministro Wen Jiabao estas plena de ĉina filozofio kaj estas sincera kaj signifoprofunda.

"La prelego kun ĉina filozofio estis sincera kaj signifoprofunda. En la prelego, ĉefministro Wen Jiabao diris, ke Ĉinio kaj Hindio devas disvolvi amikecon inter dulandaj infanoj. Mi opinias, ke tio estas prava kaj kortuŝita. Cetere la opinio, ke Ĉinio kaj Hindio havas bonan bazon pri disvolviĝo en la estonteco, prezentis nian sinceran volon kaj profundan pensadon per simplaj vortoj."

En la prelego, ĉefministro Wen Jiabao ne evitis sentemajn kaj disputatajn problemojn inter Ĉinio kaj Hindio. Li rekte prezentis la starpunktojn kaj sintenojn de Ĉinio pri landlimo, translandlima akvoriĉfonto kaj aliaj problemoj. Pri tio ĉina specialisto pri Suda Azio Sun Shihai esprimis, ke tia interfluo estas tre grava por la du flankoj.

"La prelego de ĉefministro Wen Jiabao pluapaŝe klarigis la subtenon de Ĉinio al Hindio pri tio, ke Hindio volas ludi pli gravan rolon en Sekureca Konsilio de UN. Wen Jiabao oficiale deklaris, ke Ĉinio volas per paca maniero solvi problemojn landliman kaj riveran, daŭre liveri hidrologiajn donitaĵojn kaj serioze taksi la interesojn de supra kaj malsupra baseno. Tia interfluo inter gvidantoj de Ĉinio kaj Hindio ludas gravan rolon por antaŭenpuŝi dulandajn rilatojn."

La vizito de ĉefministro Wen Jiabao estas atentata de la mondo. Ambaŭ Ĉinio kaj Hindio havas altan esperon pri tio. Specialistoj opiniis, ke la vizito reduktis maltrankvilojn de la du flankoj kaj difinis novan disvolvan celon. Tio simbolas novan ŝtupon de la duflankaj rilatoj. Profesoro Ma Jiali diris,

"La vizito profundigis interkomprenon de la du flankoj, reduktis maltrankvilojn kaj difinis novan disvolvan celon. Ekzempe, la du flankoj difinis ekonomian disvolvan celon. Post 2 aŭ 3 jaroj, la celo plejeble superos 100 miliardojn."

La rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio havas plivastan disvolviĝan kaj kunlaboran spacon. En la estoneco, la du flankoj devas fari senĉesan penadon por la konfido kaj interkompreno de la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto