Vizitu Forumon

Formiĝis socialisma jursistemo kun ĉinaj trajtoj

(GMT+08:00) 2011-03-10 14:10:07

"Laŭ loĝantara registrilo en la jaro 2007 niaj gepatroj fariĝis urbanoj, antaŭe ili estis kamparanoj, pro la ŝanĝo mankas asekuro pri emerita pensio antaŭ la jaro 2007. Do kiel oni solvos la problemon kaj garantios interesojn de ĉi tiuj personoj, kiel miaj gepatroj?"

La parolanto nomiĝas Chen Xu kaj laboras en Pekino, kaj li ĉiam maltrankvilas pri la problemo. Ĉinio havas diferencan difinon pri la asekuro de emerita pensio por kamparanoj kaj urbanoj, ĉar la gepatroj de Chen Xu fariĝis urbanoj, tial ili suferis la problemon.

En 2010, Ĉinio ellaboris la leĝon pri socia asekuro, ĝi estas la ĉina unua sinteza leĝo pri la socigarantia kampo, kaj estas la leĝbazo al socia-asekura sistemo. Kvankam la leĝo portempe ne rekte solvas la problemon de la gepatroj de Chen Xu, tamen post kiam laŭgrade perfektiĝos la socigarantia sistemo, espereble ŝanĝiĝos diferenco de emerita pensio inter la kamparanoj kaj urbanoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto