Vizitu Forumon

Wen Jiabao emfazis akordon de politika kaj ekonomia reformadoj

(GMT+08:00) 2011-03-14 17:08:54
La 14-an de marto en Pekino fermiĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kaj poste okazis gazetara konferenco. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la konferenco, ke la ĉina registaro ĉiam prenas la ŝanĝon de la ekonomi-disvolva maniero kiel gravan punkton de la laboro. Li emfazis, ke oni devas akordigi la reformadojn de politika kaj ekonomia sistemoj.

Dum pli ol 2 horoj de la gazetara konferenco ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj faris al Wen Jiabao pli ol 10 demandojn, kiuj rilatas kun la popola vivteno, ekonomia disvolvo kaj kultura konstruado, kaj ĉefe tuŝas la 12-an Kvinjaran Planon pri la Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo. De multaj jaroj rapide kreskas la ĉina ekonomio, kaj kresko de la malneta enlanda produkto jam fariĝis la normo juĝi la ekonomian disvolviĝon kaj taksi la oficistaron. En la 12-a Kvinjara Plano la ĉina registaro malaltigis anticipon de la ĉiujara ekonomia kresko ĝis 7%, je 0,5 procentpunkto pli malalta ol en la 11-a Kvinjara Plano. Wen Jiabao diris, ke la registaro malaltigis anticipon de la ekonomia kresko pro longperioda konsidero. Li diris: "Ni malaltigis anticipon de la ekonomia kresko. Tio ne nur montras nian decidemon kaj volon, sed ankaǔ estas la grava rimedo turni la ĉefan dependon de la ekonomia kresko al la teknika progreso kaj la kvalito-altiĝo de laboruloj kaj forte altigi la kvaliton kaj efikon de la ekonomia kresko. La ĉiujara kresko je 7% ne estas tro malalta, ĉar senĉese kreskas ekonomia agregato, la bazo."

Wen Jiabao diris, ke profitante de la okazo la ĉina registaro rearanĝos la ekonomian strukturon, solvos problemojn de la malekvilibro, malakordo kaj nekontinuigebleco por ke la ekonomio disvolviĝu konforme al la loĝantaro, vivmedio kaj resursoj.

Pasintajare Ĉinio promociiĝis ĝis la dua loko de la mondo laǔ la ekonomia agregato, kaj la kontinua disvolviĝo de la ĉina ekonomio vekis pli da atentoj de la mondo al la ĉina reformado de politika sistemo. Wen Jiabao neniom evitis tiun ĉi temon en la gazetara konferenco. Li montris, ke la reformado de politika sistemo devas iri akorde kun la ekonomia reformado. Li diris: "La reformado de politika sistemo garantias la ekonomian reformadon. La ekonomia reformado ne povas sukcesi sen la politika reformado, kaj la ricevitaj fruktoj probable perdiĝos. Nun la plej granda danĝero estas korupto, kaj elimini la korupton dependas de la reformado. La registaro devas krei kondiĉojn por la kritiko kaj kontrolo de la popolo. Egaleco kaj justeco estas la baza karakterizo de socialismo kaj ankaǔ la bazo de la socia stabileco. Ni devas klopodi por la justa distribuo de la enspezo kaj ankaǔ por la egaleco de civitanoj je edukado kaj medicina servo."

Wen Jiabao konfesis, ke la reformado de politika sistemo estas tre malfacila por Ĉinio kun 1 300 milionoj da loĝantoj, ĉar al ĝi necesas stabila kaj harmonia medio, kaj ĝi devas orde iri sub la gavidado de la Komunista Partio de Ĉinio.

Nun multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, suferas de inflacio. Iuj opinias, ke Ĉinio povas efike trakti la inflacion per plivalorigo de juano. Wen Jiabao diris, ke Ĉinio firme persistos en la reformado de la juana kurzo-sistemo, tamen la plivalorigo de juano iros laǔgrade. Li diris, ke Ĉinio trifoje faris la reformadon pri la juana kurzo, kaj la efika kurzo de juano jam altiĝis je 57,9%; Ĉinio pliigos la flekseblecon de la juana kurzo laǔ la merkata postulado, ĉar tio rilatas al la tolero de entreprenoj kaj la dungado, kaj la registaro devas konservi la socian stabilecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto