Vizitu Forumon

Krizas generatoraroj en nuklea centralo de Fukushima, Japanio

(GMT+08:00) 2011-03-15 17:23:31

La 15an de marto la Tokia Elektropova Kompanio konfirmis, ke tiutage matene aŭdiĝis eksplodo el la generatoraro n.2 en la Unua Nuklepova Korporacio en Fukushima, vaporiĝis blanka fumo super la numero 3 kaj eksplodis la numero 4 sed senflame. Nun ankoraŭ daŭras la akvoinjektado por malvarmigi la generatorarojn n. 1, 2, kaj 3.

Tiutage sude de la gubernio Ibaraki faris mezuron pri nuklea radikvanto kaj trovis, ke la kvanto jam estas centobla pli ol la normala, kaj ankaŭ en la tokia regiono, distanca de la fukushima centralo je 220 kilimetroj, mezurite, oni trovis iom da radio.

Pro tio japana ĉefministro Naoto Kan postulas, ke la rifuĝa radiuso de la periferiaj loĝantoj ĉirkaŭ la Unua Nuklepova Korporacio en Fukushima etendiĝu de 20 kilometroj ĝis 30.

Post la tralikiĝo de nukleo Ĉinio, Eŭropa Unio, Germanio, Finnlando kaj aliaj landoj komencis atenti pri sialanda nuklea sekureco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto