Vizitu Forumon

Li Keqiang renkontiĝis kun Tony Blair

(GMT+08:00) 2011-06-02 14:57:02

La 31-an de majo en Pekino ĉina vicĉefministro Li Keqang renkontiĝis kun brita eksĉefministro Tony Blair. Li laŭdis Tony Blair pri liaj klopodoj por disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio. Li diris, ke Ĉinio kaj Britio estas landoj kun grava influo kaj ankaŭ ekonomiaj potencoj. En la ŝanĝema internacia situacio la signifo de la kunlaboro inter la du landoj jam superis la du-flankan sferon. La du landoj devas rigardi antaŭen, kapti la ĝeneralan situacion kaj disvolvi plu la interrilatojn. Tony Blair diris, ke li volas ludi plu pozitivan rolon por disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj por kunlaboroj inter ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto