Vizitu Forumon

Okazis aŭto-bomba eksplodo en la hotelo Tibesti

(GMT+08:00) 2011-06-02 15:07:22

Posttagmeze de la 1-a de junio en la hotelo Tibesti en Benghazi, ĉefstabejo de opozicio de Libio, okazis aŭto-bomba eksplodo. Pro la eksplodo, pluraj aŭtoj estis ruinigitaj kaj ĝis nun ankoraŭ ne troviĝas raporto pri homa morto kaj vundiĝo.

En la sama tago, Abdel Kader Messahel, ministra reprezentanto de alĝeria eksterafera ministerio, diris, ke Alĝerio alvokis al ĉiuj flankoj en Libio fari "vastan dialogon" kaj apogas la vojmapon de Afrika Unio por fini libian krizon, kaj opinias, ke ĝi estas "kredinda propono".

En tiu tago, Anders Fogh Rasmussen, ĝenerala sekretario de NATO diris, ke abdiko de libia gvidanto Moammar Gaddafi estas nur tempa problemo, kaj nun la internacia socio devas fari preparon por post-gaddafi-a epoko.

Ankaŭ proparolanto de brita ĉefministra residejo neis, ke Britio jam ekspedis terajn trupojn al Libio laŭ la raporto de brita amaskomunikilo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto