Vizitu Forumon

La ĉina Valentera Tago—Duobla Sepo

(GMT+08:00) 2012-08-23 09:37:27

Fraŭlo Niulang estis orfo, kiu sin vivtenis per terkulturado. En lia hejmo troviĝis maljuna bovo, kiu havas sufiĉe da inteligenteco por parolo kun Niulang. En la ĉielo vivis 12 belaj feinoj, inter kiuj la plej juna estas tre ĉarma kaj bonkora. Ŝi nomiĝas Zhinv. Iutage, la 12 feinoj venis al la tero kaj sin banis. Informiginte pri tio, la maljuna bovo persvadis al Niulang preni vestojn de Zhinv por ke ŝi ne revenu al la ĉielo. Sciinte pri la mizera sorto de Niulang, Zhinv restis kaj fariĝis lia edzino. Poste sinsekve naskiĝis iliaj filo kaj filino, kaj ili vivis tre feliĉe.
La Dio sciis la aferon. Laŭ regularo de la ĉielo, feino ne rajtas edziniĝi al homo. Tial, la Dio sendis soldatojn por revenigi la feinon Zhinv. Portante la filon kaj filinon, Niulang postkuris. Ĵus kiam Niulang kuratingos Zhinv, subite aperis rivero inter ili. Niulang ne povis iri trans la riveron. Sed tiam amaso da pigoj venis kaj sin ligis por formi ponton. Tial ĉiujare en la 7-a de la sepa monato laŭ la luna kalendaro, la familio de Niulang kuniĝas sur la ponto..

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto