Vizitu Forumon

Memoro@Ĉinio---Fingringo por kudrado

(GMT+08:00) 2012-09-06 14:41:53

Fingringo, farita el metalo, estas uzata en kudrado por proteki fingrojn. Sur ĝi troviĝas multaj kavetoj. Kudrokapablo iam estis normo por taksi knabinojn, ĉu inteligentaj kaj lertaj aŭ ne. Sed nun kudrokapablo jam ne estas tiel grava kiel antaŭe, tial la fingringo por kudrado neofte videblas en la nuna vivo.

La memoro pri fingringo por kudrado ĉiam fokusiĝas al la fingroj de patrinoj aŭ avinoj. En la pasinteco, kiam endormiĝis la familianoj, nur la patrino faris kudradon sub malhela lampo. Ĉiuj kudraĵoj estas zorgo de la partino al la familianoj. La fingringo por kudrado, brilanta sur la fingro de patrino, ja estas protekto al la patrina fingro.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto