Vizitu Forumon

La japana registaro "aĉetis" tri insulojn de la insularo Diaoyu

(GMT+08:00) 2012-09-11 16:46:41

La 11an de septembro, la japana registaro kontraktis kun tiel nomata "terposedanto" pri "aĉeto" de tri insuloj el la insularo Senkaku (nome la insularo Diaoyu por Ĉinio). Spite al la oponado de Ĉinio kaj al la historia fakto, ke la insularo Diaoyu apartenas al Ĉinio, la japana registaro "aĉetas" la insulojn, kio vekis akran reagon interne de Ĉinio.

Pri ĉiama eskalado de la evento ĉinaj civitanoj sinsekve esprimis sian opinion kaj vidpunkton. En la fama retportalo Sino, ekzemple, aperis pli ol 12 milionoj da afiŝoj pri la evento en nur kelkaj horoj. La retanoj ĉiuj elvokis la saman voĉon: "la insularo Diaoyu estas de Ĉinio."

Pri la kontraŭleĝa konduto de Japanio "aĉeti insulojn" ĉinaj ŝtataj gvidantoj en multaj okazoj klarigis la sintenon de Ĉinio kaj ripete asertis la vidpunkton pri la problemo.

En la 10a de septembro la ĉina registaro deklaris, ke Ĉinio jam publikigis la bazajn punktojn kaj liniojn de la mara teritorio de la insulo Diaoyu kaj ties akcesoraj insuloj, kaj de tiam laŭ la linioj nove fiksitaj Ĉinio faros konstantan gvatadon kaj monitoradon pri la insulo Diaoyu kaj ties akcesoraj insuloj. Antaŭtagmeze de la 11a la ĉinaj patrolŝipoj n-ro 46 kaj 49 jam atingis ĉirkaŭen de la insularo Diaoyu kaj komencis fari gvatadon pri ĝi kaj montri la suverenecon de Ĉinio super la insularo Diaoyu.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto