Maljunuloj kaj iliaj teksiloj
Permana teksado jam havas historion de kelkmilaj jaroj. Tamen sekve de socia industriigo, nuntempe estas malfacile trovi permanan teksadon. En la vilaĝo Qiangen en sudokcidenta Shi Jiazhuang, ĉefurbo de la provinco Hebei, estas amaso da 70-jaruloj, kiuj persistas en permana teksado. 70-jara Qi Jinping estas unu el ili. En la aĝo de 15 jaroj, ŝi komencis lerni teksadon kaj ĝis nun jam pasis pli ol 50 jaroj. Ŝi esperas, ke ŝia nevino povas daŭrigi la teksan metiarton.
1 2 3 4 5 6 7 8