Vizitu Forumon

Yang Hongying kaj Centbirda Vesto

(GMT+08:00) 2012-10-19 13:30:14

Centbirda Vesto estas la plej luksa kostumo de mjaŭoj (etnogrupo) en Rongshui, Guangxi, sudokcidenta Ĉinio. Metio de la kostumo iam perdiĝis pro komplekseco de teknologia procezo kaj manko de materialoj. Post longtempa studo Yang Hongying ekposedis la malnovan metion kaj plu disvolvi ĝin. Danke al sia patrino ŝi fariĝis lerta metiisto de la genta kostumo. En la jaro 1997 ŝi ellaboris sian unuan veston, kaj la delikata vesto gajnis laŭdon de vilaĝanoj. Ŝi partoprenas en terkulturado kaj faras la vestojn dum libera tempo. Ŝiaj vestoj, kiuj havas delikatajn brodaĵojn, belkolorajn kaj versimilajn desegnojn, estas ŝatataj de lokanoj kaj ankaŭ venditaj al fremdaj landoj.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto