Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 11a Ĉina Internacia Lantrikaĵa Foiro

(GMT+08:00) 2012-11-04 15:36:30

La 11a Ĉina (Dalang) Internacia Lantrikaĵa Foiro inaŭguriĝis la 3an de novembro en la fama lantrikaĵa urbeto Dalando, Guangdong-provinco. Ĝi estas kune organizita de la magistrato de Dongguan, la Tekstila Filio de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco, Ĉina Lan-Tekstila Asocio, la urbeto Dalang kaj la Tekstila Asocio de Dongguan. Ekspozicio de la foiro okupas 200 mil kvadratajn metrojn kun pli ol 1 800 standoj, kiuj elmontras lanajn vestaĵojn, lantekstilajn maŝinojn kaj ĉi-rilatajn servojn.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto