Vizitu Forumon

Brazilaj specialistoj parolas pri la influo de la 18-a TKKPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-06 15:52:14

La 8-an de novembro inaŭgriĝos la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en Pekino. Tio eatas la grava kongreso, kies decido destinos la ĉinan futuron kaj kiu allogas la rigardon de la tuta mondo. Lastatempe nia raportisto faris intervjuon al sinjoroj Carlos Tavares kaj Severino Cabral. brazilaj esploristoj pri Ĉinio. Ili opinias, ke la kongreso grave influos la estontecon de Ĉinio kaj la mondo.

Tavares estas fama ekonomikisto, erudiciulo kaj ĵurnalisto. Li servas kiel konsilanto de Brazila Konfederacio de Nacia Komerco kaj ĉefdirektoro de Brazil-Ĉinia Komerca Ĉambro. Li estas influhava persono en rondoj politika kaj komerca. De 1990 li aperigis sinsekve 8 librojn pri Ĉinio, kiaj Vekiĝo de Ĉinio, Ĉinio revenas pinton de la mondo kaj Nekonata Ĉinio. Dum Cabral estas kapo de Brazila Instituto por Studado pri Ĉinio kaj Azipacifiko. En la pasintaj 20 jaroj, li 18-foje vizitis Ĉinion, kaj tre profunde konas Ĉinion je la historio kaj kulturo, kaj ties disvolviĝo. Li estas unu el la ĉefaj intervjuatoj de brazilaj amaskomunikiloj pri la ĉinaj aferoj.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto