Vizitu Forumon

Ukrainio devas lerni de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-07 18:09:50

La 8-an de novembro en Pekino inaŭguriĝos la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj en la kongreso oni pridiskutos kaj decidos gravajn aferojn de la estontaj 5 jaroj. Antaŭe sinjoro Vasyl Gamianin, provizora aferŝarĝito de la ukraina ambasadorejo en Ĉinio, ricevis intervjuon de Ĉina Radio Internacia. Li esprimis intervjuate, ke la ĉina teorio pri scienca evoluado estas ege signifoplena, taŭgas al la nuna Ĉinio kaj Ukrainio devas lerni de Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu detalojn.

Sinjoro Vasyl Gamianin, provizora aferŝarĝito de la ukraina ambasadorejo en Ĉinio, okupiĝas pri diplomatiaj aferoj inter Ukrainio kaj Ĉinio pli ol dek jarojn. Li parolas en glata ĉinlingvo kaj tre amas Ĉinion. Li sciigis al raportisto, ke antaŭ dek jaroj kiam okazis la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, en diplomateco li unuafoje eklaboris en la ambasadorejo, nun estas la dua fojo ke li laboras en la ambasadorejo kiel diplomato, kaj ĉifoje li persone atestos la 18-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio. Li profunde sentis, ke antaŭ dek jaroj li ne komprenis la signifon de la Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, sed pro sia travivaĵo en Ĉinio nun li plene konis ĝin. Li diris:

"La 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas tre grava. Ni atendas ĝin tiel longtempe kaj faras antaŭan gratulon. Ĝi estas tre grava afero de la Komunista Partio de Ĉinio kaj posedas gravan signifon por ĉinoj kaj partianoj. Multaj landoj, inkluzive de Ukrainio, devas lerni de Ĉinio, ĉar Ĉinio atentas evoluadon en ekonomio, same en eduko, kulturo kaj socio."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto