Vizitu Forumon

Ĉio estas preta por la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-07 21:42:44

Ĵaŭde la 8an de novembro en Pekino inaŭguriĝos la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Merkrede okazis gazetara konferenco pri la 18a Tutlanda Kongreso. Cai Mingzhao, proparolanto de la kongreso, respondis demandojn de en- kaj ekster-landaj raportistoj pri bonigo de la popola vivteno, batalo kontraŭ korupto, kaj reformado de la politika sistemo. La rektaj respondoj montris la malfermon kaj memfidon de la reganta partio.

La Tutlanda Kongreso de KPĈ, kiu okazas en ĉiu kvina jaro, kaj la Centra Komitato elektita en la kongreso, estas la plej superaj organoj de KPĈ. Ĉi-foje 2 268 delegitoj por la 18a Tutlanda Kongreso estas elektitaj el pli ol 80 milionoj da membroj de la partio en la tuta lando. Ili prezentos al la Centra Komitato apelaciojn de membroj de beznivelaj kompartiaj organizoj kaj popol-amasoj.

Cai diris: "La 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ ludos tre gravan rolon en la ŝlosila periodo de la konstruado de bonhava socio, profundigo de la reformado kaj pordomalfermo, ŝanĝo de la ekonomi-disvolva maniero. La kongreso resumos la laborojn de la lastaj kvin jaroj kaj la praktikon de post la 16a Tutlanda Kongreso, science ellaboros gvidajn principojn kaj politikojn konformajn al postuloj de la epoko kaj deziroj de la popolo, kaj faros strategiajn aranĝojn por grandaj propramoj ĉiuflanke antaŭenigantaj la reformadon kaj pordomalfermon, la modernigon de socialismo kaj la kompartian konstruadon."

La 18a Tutlanda Kongreso daŭros de la 8a ĝis la 14a de novembro. La ĉeestantoj aŭskultos kaj ekzamenos raporton de la 17a Centra Komitato de KPĈ, ekzamenos laborraporton de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono kaj la amenditan Statuton de KPĈ, kaj elektos la 18an Centran Komitaton de KPĈ kaj novan Centran Disciplin-Kontrolan Komisionon.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto