Vizitu Forumon

Naciminoritataj delegitoj por la 18a de Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-08 14:32:45

 En Pekino okazas la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Por ĝi diversaj lokoj de Ĉinio elektis pli ol 2 200 delegitojn el entute 80 milionoj da membroj de la partio. Ili kunvenos en Pekino por pridiskuti kaj decidi politikojn pri la estonteca disvolviĝo de la reganta kompartio. La delegitoj prenos sur sin gravan taskon. Hodiaŭ mi rakontos al vi pri tri minoritataj delegitoj por la kompartia kongreso. Ili estas Wei Dengdian, Metmetcan Umer kaj Hong Hanying.

Wei Dengdian loĝas en la vilaĝo Kanzi loĝata de huj-oj, unu etna grupo de Ĉinio, en la provinco Hubei. Li estis elektita kiel kompartia sekretario de la vilaĝo, reveninte post sia militista servo en la jaro 1975. Dum la pasintaj 37 jaroj li gvidis la vilaĝanojn sur la vojo al riĉiĝo. Li havas la modestan deziron, ke la vilaĝanoj havu bonan vivon. Junie de la kuranta jaro li estis elektita kiel delegito por la kompartia kongreso. Li diris, ke li reprezentas naciminoritatojn de la montara vilaĝo kaj bone plenumos siajn rajtojn. La vilaĝo troviĝas inter montoj, kaj por la lokanoj la transportado estis malfacila. En la pasintaj 37 jaroj sub la gvidado de Wei la vilaĝanoj kompletigis bazajn instalaĵojn de vojoj, elektroprovizo, akvodukto, telekomuniko kaj televido. Wei diris: "Mi opinias, ke al la vilaĝanoj necesas gvidanto por bonigi la vivon. Tio estas mia definitiva celo, kaj por atingi la celon mi neniam forlasis la vilaĝon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto