Vizitu Forumon

Senŝanceliĝe iri la socialisman vojon kun ĉinaj karakteroj

(GMT+08:00) 2012-11-08 15:34:22

Antaŭtagmeze de la 8a de novembro la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio malfermiĝis en Pekino. En la nomo de la 17a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris raporton en la kongreso. Li eksplicite montras, ke la Komunista Partio de Ĉinio, gvidante la ŝtaton, senŝanceliĝe iru la socialisman vojon kun la ĉinaj karakteroj.

En la raporto Hu Jintao emfazas, ke la socialisma vojo de la ĉinaj karakteroj, la socialisma teoria sistemo kun la ĉinaj karakteroj, kaj la socialisma sistemo kun la ĉinaj karakteroj, kiuj estas bazaj atingoj kreitaj kaj akumulitaj de la partio kaj la popolo en pli ol 90 jaroj, devas esti ĉiam tenataj kaj disvolvataj. La koncepto pri scienca disvolvado estas la plej nova atingo de la socialisma teoria sistemo kun la ĉinaj karakteroj kaj estas gvida penso, same kiel marksismo, leninismo, la pensoj de Mao Zedong, la teorio de Deng Xiaoping kaj la "tri reprezentoj", nepre longtempe sekvata de la partio.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto