Vizitu Forumon

Alilandaj ĵurnalistoj kolektiĝas en Pekino por la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-08 17:04:57

Antaŭtagmeze de la 8a de novembro la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio malfermiĝis en Pekino. Laŭ la statistiko de la novaĵa centro de la kongreso, nun estas 1 704 alilandaj ĵurnalistoj en Pekino, kie ili faras intervjuadon pri la kongreso. La nombro estas pli granda ol tiuj en ĉiuj pasintaj kongresoj.

En la novaĵa centro Purna Basnet, ĵurnalisto el la nepala ĵurnalo Republic National Daily, estis trarigardanta informojn pri Ĉinio. Kiam li estis demandita, kio estas plej atentata de li, li diris:

"Mi atentas ĉefe pri la elektado de novaj gvidantoj en la kongreso, ĉar ĝi rilatas diplomatian politikon de Ĉinio en la estonteco. La mondo tre atentas pri la disvolva modelo de Ĉinio; la disvolviĝado de Ĉinio en la pasintaj pli ol 20 jaroj, oni povas diri, estas miraklo."

Pri kia flanko plej atentas amaskomunikiloj de Usono, la plej granda ekonomikomunumo? Unu usona ĵurnalisto, tre bone parolanta en la ĉina lingvo, diris:

"La 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas kongreso, en kiu oni elektos novajn gvidantojn de Ĉinio, do ni tre atentas pri politiko de la nova gvidantaro al Usono. Alikaze, ni atentas ankaŭ pri la reformado de la politika sistemo de Ĉinio."

John Sinclair Foley, ĵurnalisto de la novaĵagentejo Reuters, esprimis:

"Mi volas scii, kiuj estos membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio; mi volas scii ankaŭ, ĉu Ĉinio en venontaj monatoj elmetos urĝajn rimedojn pri la ekonomia reformado."

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto