Vizitu Forumon

Futura vojo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-09 13:53:52

La 8an de novembro, la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio malfermiĝis en Pekino. Ĝi signife gravas kaj klare indikas la vojon irotan de Ĉino en la estonteco.

En la kongreso Hu Jintao faris raporton, kiu difinis futuran direkton de Ĉinio. La raporto montras, ke Ĉinio, alte tenante la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj karakteroj, sekvante la teorion de Deng Xiaoping kaj la gravan penson de la "tri reprezentoj", firme praktiku la koncepton pri scienca disvolvo, science ellaboru agadan programon kaj gvidajn politikojn, akomodiĝantajn al la postulo de la epoko kaj al la deziro de la popolo. La raporto emfazas, ke Ĉinio ne iru malnovan vojon ruiniĝantan, nek nigran vojon kun alia standardo. La ĝusta vojo estas: la socialisma vojo kun ĉinaj karakteroj, la socialisma teorisistemo kun ĉinaj karakteroj, kaj la socialisma strukturo kun ĉinaj karakteroj, ĉar ili estas bazaj atingoj kreitaj kaj akumulitaj de la partio kaj la popolo en batalado dum pli ol 90 jaroj, kaj tiel ili devas esti domaĝataj, sekvataj kaj disvolvataj.

En la raporto oni faras novan eksplikon al la koncepto pri scienca disvolvo: "Tiel la koncepto pri scienca disvolvo, same kiel marksismo, leninismo, penso de Mao Zedong, teorio de Deng Xiaoping, kaj grava penso de la "tri reprezentoj", estas gvidaj pensoj, ĉe kiuj la partio devas longatempe sin teni."

En la kongresa raporto Hu Jintao akcentas, ke oni devas plifortigi socian administradon en plibonigo de la vivo de la popolo kaj en renovigo de administrado. Surbaze de disvolvado de ekonomio iompostiome altigi la materialan kaj kulturan vivon de la popolo estas la baza celo de la reformado kaj malfermo kaj de la socialisma moderniga konstruado.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto