Vizitu Forumon

Ĉinio sekvos plu eksteran politikon de kunlaboro kaj kungajno

(GMT+08:00) 2012-11-12 16:25:19

En Pekino okazas la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. En la raporto prezentita al la kongreso la reganta partio eksplikas enlandan kaj eksteran politikojn por respondi atentojn de la ekstera mondo.

Zhang Xun, 31-jara, laboras en japana entrepreno. Li aparte zorgas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio precipe de post la streĉiĝo de la situacio pro la disputo pri la insularo Diaoyu. Li diris al raportisto, ke la disputo portas neniun negativan influon al la rilatoj inter li kaj liaj japanaj kolegoj. Inoue Yoichi, direktoro de la Pekina Buroo de Tokia Brodkasta Televido, diris, ke li havas pli profundan pensadon pri la du-landaj rilatoj pro la disputo. Same kiel Inoue Yoichi, ankaŭ aliaj japanaj ĵurnalistoj, kiuj raportas pri la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, tre zorgas pri tendenco de la ekstera politiko de Ĉinio.

La raporto montras, ke Ĉinio klopodos por favori ĉirkaŭajn landojn per sia evoluo. Gao Zugui, esploristo pri internacia strategio, opinias, ke tio konformas al la principo "bona najbareco, bona partnereco" kun najbaraj landoj. Danke al la multjara kunlaboro Ĉinio jam estas la plej granda komerca partnero de plejparto de la ĉirkaŭaj landoj, inkluzive de Japanio. Ĉinio antaŭenigos plu la regionan kunlaboron de kungajno.

De la lasta jaro la disputo pri teritorio kaj oceanaj rajtoj kaj interesoj estas la fokuso de diverĝoj inter Ĉinio kaj ĝiaj ĉirkaŭaj landoj. Inoue Yoichi diris al raportisto, ke li rimarkis esprimojn en la raporto, ke Ĉinio firme protektas siajn oceanajn rajtojn kaj interesojn.

Koncerne la rilatojn de Ĉinio kun grandaj landoj la raporto asertas "antaŭenpuŝi la starigon de novaj rilatoj longperiode stabilaj kaj sanaj". Estas la unua fojo, ke tia aserto aperas en raporto de Tutlanda Kongreso de KPĈ.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto